Osetlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Osetlingva Vikipedio
Wikipedia-logo-v2-os.svg
Retadreso os.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo oseta
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je 17/12/2017
Artikolnombro 10 532
Profundeco 98.1
Paĝoj 40 570
Redaktoj 489 062
Uzantoj 16 457
Aktivaj uzantoj 17
Administrantoj 2
Dosieroj 196
v  d  r
Information icon.svg

La osetlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la oseta lingvo.

La 17-an de decembro 2017 ĝi enhavas 10 532 artikolojn.

La fondon de tiulingva Vikipedio influis Vikipedio en Esperanto, kies aktivulo Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov faris la peton kaj la fruan aranĝon de la osetlingva eldono en februaro 2005[1][2].

La osetlingva Vikipedio estis kelkfoje favore menciita en amaskomunikiloj de Osetio, inkluzive de nord-osetia televido[3]. Ĝi tamen kreskas ne tre rapide, parte pro limigita uzo de la skriba oseta lingvo — por plejparto de etnaj osetoj la kutima skriba lingvo estas la rusa, eĉ se ili tre bone parolas la osetan.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]