Stop Online Piracy Act

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la anglalingva vikipedio la 18-an de januaro 2012 montris nigran protestopaĝon kontraŭ la leĝproponoj SOPA kaj PIPA.

Stop Online Piracy Act (mallonge, SOPA, traduke "Leĝo por Haltigi Enretan Piratadon") estas usona leĝpropono, kiu celas reguligi kaj limigi la liberan uzadon de materialoj en la Interreto. Ĝi estas enkondukita en la Domon de Reprezentantoj de la usona Kongreso je la 26-a de oktobro 2011, fare de grupo de 12 kunproponantoj el ambaŭ ĉefaj partioj estrata de parlamentano Lamar S. Smith. Ĝia identiga numero estas H.R.3261, kaj ĝia oficiala priskribo estas «antaŭenigi prosperon, kreivon, entreprenadon, kaj novenkondukadon per luktado kontraŭ la ŝtelado de usonaj propraĵoj, kaj por aliaj celoj"».

Se ĝi leĝiĝos, la leĝo pliefikigos la povon de la usonaj policaj instancoj kaj posedantojn de kopirajtoj por batali kontraŭ elektronika komerco pri kopirajte protektataj intelektaj propraĵoj kaj pri falsitaj varoj. Prezentite al la Jura Komitato de la Domo de Reprezentantoj, la propono disvolvas la enhavon de la simila propono "PRO-IP Act" de 2008 kaj de la praktike samenhava propono en la Usona Senato, PIPA.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]