Litovlingva Vikipedio
| Litovlingva Vikipedio | |
|---|---|
| Retadreso | lt.wikipedia.org |
| Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
| Lingvo | litova |
| Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
| Statistikoj | |
| je la 14-a de oktobro 2026 | |
| Artikolnombro | 226 967 |
| Profundeco | 31.5 |
| Paĝoj | 568 127 |
| Redaktoj | 7 931 035 |
| Uzantoj | 224 417 |
| Aktivaj uzantoj | 679 |
| Administrantoj | 9 |
| Dosieroj | 27 228 |
La litovlingva Vikipedio (litove Lietuviškoji Vikipedija) estas litovlingva aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Temas pri la plej larĝa senkosta reta enciklopedio en la litova lingvo, kaj laŭ grandeco laŭ la stato de februaro 2012 pri la dua plej granda vikimedia projekto en la litova lingvo: la plej granda estas la litovlingva vikivortaro.
La vikipedio komenciĝis en 2003, sed ekhavis signifan nombron de artikoloj nur en 2004. La 14-an de decembro 2005 la litovlingva vikipedio atingis la 10 000-an artikolon, kaj la 26-an de februaro 2006 la 40 000-an. La limo de 50 000 estis pasita la 1-an de aŭgusto 2007, tiu de 100 000 artikoloj la 18-an de januaro 2010 kaj tiu de 200 000 artikoloj la 13-an de junio 2020.
Laŭ la stato komence de junio 2025 ĝi havis iom pli ol 222 000 artikolojn, do restas malpli granda ol la esperantlingva eldono, kies malfacile taksebla nombro de parolantaro tutmonde proksimume kompareblas al tiu de la litova lingvo. Tamen - koresponde al la respektivaj nombroj da parolantaroj - la litovlingva vikipedio ĉiam estis kaj restas pli granda ol la vikipediaj lingvoj de la du aliaj ŝtataj lingvoj de Baltio, nome la latva kaj estona.
Krome, intertempe ekde marto 2006 ankoraŭ ekzistas malgranda vikipedio en marborda dialekto de la litova, la ĵemajtia lingvo - ĝi laŭ la stato de junio 2025 nur havis iom pli ol 17 000 artikolojn, do estas vere superrigardebla projekto, sed almenaŭ ĝi jam ekde aŭgusto 2007 havas ankaŭ ĝerman artikoleton de du frazoj pri Esperanto. La vikipedia branĉo en la ĵemajtia havas la lingvokodon bat-smg.
Emblemoj
[redakti | redakti fonton]- Emblemo celebranta la 100 000-an artikolon
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||

