La municipo Oviedo estas la dua plej loĝata de la aŭtonoma regiono, kun 221 870 (laŭ la NIdS 2015) loĝantoj, atingante la numeron 21 inter la plej loĝataj municipoj de Hispanio kaj estas inkluzivita en la metropola areo de Asturio, kiu enhavas pli ol 860 000 personojn.
La urbo posedas la titolojn «muy noble, muy leal, benemérita, invicta, heroica y buena» (tre nobla, tre lojala, bonmerita, nevenkita, heroa kaj bona) kiu troviĝas en la blazonŝildo de la municipo.