Baja California

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Baja California
Origina nomo Estado Libre y Soberano de Baja California
Coat of arms of Baja California.svg Flag of Baja California.svg
Lando Meksiko
Statuso federacia subŝtato
Estas parto de Meksiko
Administra centro Mexicali
La plej granda urbo Tijuana
Estro Francisco Vega de Lamadrid PAN Party (Mexico).svg
Loĝantaro (laŭ la stato de 2005) 3122408
Loĝdenso 40,7 hom./km²
Areo 60.921 km²
Maksimuma alto 3.100 m.
Baja California sur la mapo de Meksiko
Baja California sur la mapo de Meksiko
Hor-zono UTC-08:00
La oficiala paĝaro
v  d  r
Information icon.svg

Baja California [Baĥa kaliFORnja] ( Esperantigite : Malsupra Kalifornio ) estas federacia subŝtato de Meksiko. Ĝi konsistigas la nordan parton de Kalifornia Duoninsulo, kies alia parto estas la provinco Baja California Sur.

Baja California havas areon de 60.921 km² kaj loĝantaron de proksimume 3,1 milionoj;, kies plejparto vivas en la urboj Mexicali kaj Tijuana. Entute en Baja California ekzistas nur 5 komunumoj (vidu la liston de komunumoj en Baja California. Norde la provinco limas al la usona provinco Kalifornio, kun kiu ĝi iam formis unuon; tiu limo estas la plej longa tera limo. Nord-oriente ĝi limas al la meksika provinco Sonoro. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-BCN".

Mexicali, kvankam ne tiom granda kiom Tijuana, estas la ĉefurbo; ĝi situas en la nordo. Pro la malmulteco de la eksterurbaj loĝantoj la provinco dividiĝas en nur kvin komunumojn (municipojn): la du jam menciitaj urboj kaj Ensenada, Playas de Rosarito kaj Tecate.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]