Saltu al enhavo

Tamaulipas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamaulipas
Federacia subŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Meksiko [+]

LandoMeksiko

Supermara alteco126 m [+]
Koordinatoj24° N, 99° U (mapo)24.287222222222-98.563333333333Koordinatoj: 24° N, 99° U (mapo)
ĈefurboCiudad Victoria
- koordinatoj24° N, 99° U (mapo)24.287222222222-98.563333333333Koordinatoj: 24° N, 99° U (mapo) [+]
Akvokolektejo80 175 km² (8 017 500 ha) [+]
Areo80 175 km² (8 017 500 ha) [+]

Loĝantaro3 441 698 [+] (2015)
Denseco42,93 loĝ./km² [+] [+]

Subŝtatestro
(ekde )

HorzonoUTC-06:00 [+]
Poŝtkodo87-89 [+]
ISO 3166-2MX-TAM

Tamaulipas (Tero)
Tamaulipas (Tero)
situo de Tamaulipas en Meksiko

Tamaulipas (Tamaulipas)
Tamaulipas (Tamaulipas)
DEC

Map
Tamaulipas

Vikimedia Komunejo:  Tamaulipas [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Tamaulipas [tamaŭLIpas] (esperantigite Tamaŭlipaso) estas federacia subŝtato en la nord-oriento de Meksiko.

Plentitole ĝi nomiĝas hispanlingve "Estado Libre y Soberano de Tamaulipas" (libera kaj suverena ŝtato Tamaulipas).

Laŭ la stato de 2015 en la subŝtato vivis 3 441 698 loĝantoj sur areo de 80 175 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 43 loĝantoj/km². Limnajbaroj estas Teksaso, Nuevo León, San Luis Potosí kaj Veracruz.

Ĝia ĉefurbo nomiĝas Ciudad Victoria ("venko") kaj ĝi havas 43 komunumojn (Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Tamaulipas).

La kodo de la provinco laŭ ISO 3166-2:MX estas "MX-TAM".

La provinco oriente limas al la Meksika Golfo kaj norde al Teksaso (nun Usono), trans rivero Rio Grande del Norte. Ĝi havas apartan formon: pli ol duono de ĝia limregiono al Teksaso konsistas el strio 250 km longa kaj nur 30 km larĝa. Ĝi tiel preskaŭ komplete disigas Teksason kaj Nuevo León, al kiuj tamen restas ĉirkaŭ 20 km da komuna limo, tra eta koridoro inter Tamaulipas kaj Coahuila. En Usono oni nomas tian teritori-formon patotenilo (geografio).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]