Aguascalientes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig-dark.svg Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Aguascalientes (apartigilo).
Aguascalientes
Federacia subŝtato
AguasCath002.jpg
Flag of Aguascalientes.svg
Coat of arms of Aguascalientes.svg
FlagoBlazono

LandoMeksiko

Supermara alteco1 926 m [+]
Koordinatoj22° N, 102° U (mapo)22.05-102.3Koordinatoj: 22° N, 102° U (mapo)
ĈefurboAguascalientes
- koordinatoj22° N, 102° U (mapo)22.05-102.3Koordinatoj: 22° N, 102° U (mapo) [+]
Areo5 617,8 km² (561 780 ha) [+]

Loĝantaro1 312 544 [+] (2015)
Denseco233,64 loĝ./km² [+] [+]

ŜtatestroCarlos Lozano de la Torre

HorzonoUTC-06:00 [+]
Poŝtkodo20 [+]
ISO 3166-2MX-AGU

Aguascalientes (Tero)
situo de Aguascalientes en Meksiko


Map
Aguascalientes

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Aguascalientes [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Aguascalientes [AgŭaskalJENtes] (Esperantigite : Agvaskaljento) estas federacia subŝtato de Meksiko. Ankaŭ ĝia ĉefurbo nomiĝas Aguascalientes; la nomo signifas hispane "varmaj akvoj".

Aguascalientes estas tre malgranda ŝtato centre de Meksiko, kun 5.600 km² kaj loĝantaro de preskaŭ miliono. Ĝi dividiĝas en 11 komunumoj (vd. ankaŭ la liston de komunumoj en Aguascalientes). Konataj krom la ĉefurbo estas Tepezalá, Jesús María kaj Pabellón de Arteaga. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-AGU".

La subŝtato havas nur du najbarojn, Jalisco kaj Zacatecas, de kiu ĝi estis disigita en 1835. Legendo diras, ke generalo Antonio LÓPEZ DE SANTA ANA je la 1-a de majo 1835 venis al la urbo Aguascalientes, kaj s-ino Luisa Fernández Villa de García Rojas dum bankedo rakontis al li pri la subpremo de la urbo flanke de Zacatecas kaj petis, ke li donu sendependecon. La prezidento petis por tio kison, ricevis ĝin – kaj Aguascalientes iĝis sendependa.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Konataj personoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]