Campeche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Campeche
Federacia subŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Meksiko [+]

LandoMeksiko

Koordinatoj19° N, 90° U (mapo)18.836388888889-90.403333333333Koordinatoj: 19° N, 90° U (mapo)
ĈefurboCiudad de Campeche (Kampeĉe-urbo)
- koordinatoj19° N, 90° U (mapo)18.836388888889-90.403333333333Koordinatoj: 19° N, 90° U (mapo) [+]
Areo57 484,9 km² (5 748 490 ha) [+]

Loĝantaro928 363 [+] (2020)
Denseco16,15 loĝ./km² [+] [+]

ŜtatestroLayda Elena Sansores

HorzonoUTC-06:00 [+]
Poŝtkodo24000−24999 [+]
ISO 3166-2MX-CAM

Campeche (Tero)
Campeche (Tero)
situo de Campeche en Meksiko

Campeche (Kampeĉo)
Campeche (Kampeĉo)
DEC

Map
Campeche

Vikimedia Komunejo:  Campeche [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Mapo de Campeche (1910-aj jaroj)

Campeche [kamPEĉe] (Esperantigite: Kampeĉo) estas federacia subŝtato de Meksiko. Geografie ĝi formas la bazon de la duoninsulo Jukatano.

Ĝi havas areon de 57 000 km² kaj loĝantaron de ĉirkaŭ 690 000, el kiuj pli ol 100 000 estas indiĝenoj. Ĝia ĉefurbo estas Ciudad de Campeche (Kampeĉe-urbo), kiu havas pli ol 200 000 logantojn. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-CAM". En Campeche ekzistas 11 komunumoj (Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Campeche):

La nomo de la provinco laŭdire ekestis, kiam en 1517 eŭropaj konkerantoj gvidataj de Francisco Hernández de Córdoba alvenis kaj, demandante pri la nomo de la loko, ricevis la respondon "A Kim Peĉ".

Ĝis la 7-a de aŭgusto 1857 Campeche estis parto de Jukatanio.

La Petena Baseno (hispane Cuenca del Petén) estas geografia subregiono kiu ĉefe kuŝas en la subŝtato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]