Edward Stachura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Eduardo Staĥura (ĉ. 1958)

Edward Stachura, ankaŭ Edward Jerzy Stachura (esperante: Eduardo[1] Staĥura[2]; naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1937 en Charvieu, Francio, kaj mortis la 24-an de junio 1979 en Varsovio, Pollando) – pola poeto, prozverkisto, kantisto kaj tradukisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jaroj infanaj, junaĝo, studado[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en familio de polaj enmigrintoj en Charvieu (li mem raportis pri sia naskiĝejo ankaŭ kiel Pont-de-Chéruy kaj Reveil) en orienta Francio. Li estis la dua infano de Stanislao kaj Hedviga Staĥura. Estis baptita kun la nomoj de Georgo Eduardo (ŝanĝo por Eduardo Georgo oni faris nur en Pollando). La gepatroj de Staĥura elmigris al Francio por serĉo de laboro. La lando bezonis manojn por laboro post la perdoj de la Unua Mondmilito. Ili vivis tie 26 jarojn, inkluzive de la unuaj 6 vagante ĉirkaŭ la lando por serĉo de dungado. Staĥura de plej frua aĝo montris talenton por desegni. La patrino menciis, ke eĉ dum lia estado en Francio, 9-jaraĝa Eduĉjo, kune kun lia kolego pentris sur la muroj proksime de kafejo, fiksante en ĝojo klientojn. Liaj infanaĝaj memoroj estas enhavitaj en lia rakonto Kiel al mi estis en Mazurio. Denaska lingvo li forlernis en Francio, en pola lernejo, al kiu li ĉeestis ĵaŭde (liberan tagon de kutima lernejo).

La familio revenis al Pollando en 1948. Komence, ili volis loĝi en Glivico, sed ili ŝanĝis planojn kaj fine ekloĝis en Łazieniec proksime de Aleksandrów Kujawski. Tie, la patrino heredis de siaj gepatroj domon kaj iliajn kampeton. Infanaĝo pasigita en Francio kaj lernado de la franca ligvo havis grandan influon sur skribstilo de estonta poeto. La 11-jaraĝa Staĥura komencis lernadon en Elementa Lernejo n-o 2 en Aleksandrów Kujawski. Ekde 1952 li komencis sian lernadon en mezlernejo en Ĉeĥoĉinek. Tien li alveturis per trajno, kaj lia plej ŝatata okupiĝo estis elsalti dum veturado, pli ol mallongigi sian vojon hejmen.

Staĥura komencis verki kiel 17-jaraĝulo. Li planis studadon pri elektroniko, sed artista animo en li venkis. Bedaŭrinde, rezultoj de lia lernado malpliboniĝis kaj post multaj konfliktoj li finigis mezlernejon en Gdinio, loĝante en internulejo. Pro liaj malbonaj rezultoj de lernado oni eĉ ne lasis al li havi ekzamenojn al altlernejo pri arto. Dum unu perdita jaro li forte laboris en familia urbo. Intertempe li debutis en gazetaro per du poeziaĵoj: Metamorfozo kaj Retroviĝas revoj.

Post ŝanĝi siajn profesiajn planojn lia tuta familio konsideris lin strangulo. Staĥura estis en firma konflikto kun sia patro kaj ofte eskapis el hejmo, por tranokti ĉe sia loĝinta proksime onklino. La konflikto havis fortan influon por personeco de la poeto.

En 1957 li komencigis sian studadon de romanistiko en katolika universitato en Lublin, sed li ne ricevis ĉambron en studenta domo kaj socialan stipendion. Du monatojn tranoktis li en atendejo de stacidomo. Poste tamen ricevis liton en studentdomo. Li publikigis siajn poeziaĵojn en gazetaro, kaj libre li debutis per rakontaro Unu tago.

En 1962 li edziniĝis kun Zyta Anna Bartkowska, verkistino kiel li, kaj en 1965 finiĝis romanistikon.

Lia ŝatata ejo, kiun ofte vizitis komunumon Kotla, kie loĝis lia amiko. Tiu arbara regiono estis fono por lia sekva romano Hakilado aŭ Vintro de arbaraj homoj.

Vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

En 1969-1970 dum stipendia vojaĝo al Meksiko li studi tie literaturon. Li ofte vojaĝis: en 1966 – Jugoslavio, en 1977 – Proksima Oriento (ĉefe Sirio, en 1972 – Norvegio, en 1973 – Svislando, Francio kaj denove Norvegio, en 1975 – Usono, Kanado kaj Meksiko.

Morto[redakti | redakti fonton]

Li memmortis per pendiĝo kiel paciento de psikiatria malsanulejo en 1979. Rezulte de plifrua provo de memmorto li perdis kelkajn manfingrojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Legantoj de lia verkaro emis vidi en ĝi nur membiografion de la aŭtoro, pro kio ili ne enfokusigis sian atenton je literatura enhavo.

Ĝenerale li estis poeto. Li kreis poeziaĵon aktivan t.e. ofte publike recitis kaj kantis siajn verkarojn, sed ankaŭ plibonigis ilin survoje.

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • 1977De si (Się)
  • 1966Ondante sur vento (Falując na wietrze)
  • 1962Unu tago (Jeden dzień)

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • 1971Hakilado aŭ Vintro de arbaraj homoj (Siekierezada albo Zima leśnych ludzi)
  • 1969Tuta okulfrapanteco (Cała jaskrawość)

Filmadaptoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kazimierz Tymiński: Mały słownik POLSKO-ESPERANCKI (Malgranda vortaro POLA-ESPERANTA). Wiedza powszechna – Warszawa 1986. (ISBN 83-214-0326-3) paĝoj 429-431 – antaŭnomoj (voknomoj)
  2. Diskto pri esperantigado ankaŭ de familinomoj en esperanta Vikipedio