Ciechocinek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉeĥoĉinek)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ciechocinek

Blazono

Blazono
The public garden in Ciechocinek.JPG
Genitivo de la nomo Ciechocinka
Provinco Kujavio-Pomerio
Distrikto Distrikto Aleksandrowski
Komunumo Ciechocinek
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Koordinatoj 52° 53′ N, 18° 47′ O52.88333333333318.783333333333Koordinatoj: 52° 53′ N, 18° 47′ O
Alto super la marnivelo 40 m
Areo 15,26 km²
Loĝantaro 10869 (en 1-a de januaro 2006)
Loĝdenso 712 loĝ./km²
Poŝtkodo 87-720
Telefona antaŭkodo 54
Aŭtokodo CAL
TERYT 6040601021
Estro Leszek Mirosław Dzierżewicz
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Kopernika 19
Poŝtkodo de estraro 87-720
Telefono de estraro 54 283-64-58
Fakso de estraro 54 283-64-23
Poŝto de estraro promocja@ciechocinek.pl
Ĝemelaj urboj Bad Dürrenberg
Komunuma retejo http://www.ciechocinek.pl
v  d  r
Information icon.svg
Vido al la salkolekta muro n-ro "3"
Florbedoj
Ginko kun la someraj folioj similaj al man-ventumiloj
Kentukia kafarbo, fruktoj kiel guŝoj kun semoj similaj al fazeoloj - la rostitajn semojn oni uzas kiel anstataŭaĵo de kafo
La amura korkokverko kun aŭtunaj folioj kaj fruktoj
Salikornio, apartenas al t.n. halofitoj
La ortodoksa preĝejo de Ĉefanĝelo Miĥaelo en Ciechocinek
La malnova salproduktejo en Ciechocinek
Marasala astero, apartenas al t.n. halofitoj
La fontano "Joĉjo kaj Manjo" en la parko
La parko en Ciechocinek


Princo Konrado la 1-a de Mazovio


Ciechocinek (esperante Ĉeĥoĉinek) estas urbo en la vojevodio Kujavio-Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al Komunumo Ciechocinek en distrikto Aleksandrowski. Dum la jaroj 1975 - 1998 la urbo apartenis al la Włocławek Vojevodio (legu: Vŭocŭavek).


Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo estas en la Valo de Toruno, en la vasta valo de Vistulo, ĉe ĝia maldekstra bordo.


La kuracloko kun famaj salkolektaj muroj[redakti | redakti fonton]

La urbeto estas konata pro la ĉeesto de fama kuracejo kun salkolektaj muroj (la koncentrigejoj de la salakvo). Salkolekta muro - pole tężnia, germane Gradierwerk, angle graduation tower - estas instalaĵo el granda ligna kadro, en kiun enplektiĝis multaj arbustaj branĉetoj (ĝenerale de pruneloj). De supre malsupren la branĉetojn trafluas sala akvo, kies saleco dum la trafluo altiĝas pro la forvaporiĝo de akvo. La koncentritan salakvon oni fine boligis por forvaporigi la restintan akvon kaj izoligi la salon, sed la unua paŝo de natura forvaporiĝo en la salkolekta muro estis pli energiŝpara ol dekomence boligi la nekoncentritan salakvon.

La aero proksime de tiaj salkolektaj muroj estas sanige saturita je saloza vaporo, aparte bona por pacientoj kun astmo kaj aliaj pulmaj malsanoj. Tial - aparte dum la 18-a kaj 19-a jc - multaj kuracaj urboj en lokoj kun naturaj fontoj de saloza, saniga akvo starigis tiajn salkolektajn murojn en urbocentraj parkoj kun duobla efiko kaj de kuracado kaj de salkolektado.

Ciechocinek estas la urbo tipe kuracloka. En la urbo preskaŭ ne ekzistas industrio, troviĝas nur kuraclokaj hospitaloj, sanatorioj, preventorioj, ripoz-centroj (feri-turismaj), fizioterapioj, trinkejoj de la mineralaj akvoj, hoteloj, restoracioj kaj salfarejoj. La kuracloka parto de la urbo estas riĉa je parkoj, skvaroj, florbedoj kaj flortapiŝoj. Ĉiujare venas amaso da kuracgastoj kaj turistoj (ekz. 52 mil en la jaro 1980, 85 mil en 1987). Danke al la kuracakvoj: natri-kloridaj, bromidaj, jodidaj, ferecaj, boraj, kiuj devenas el la abundaj en tiu tereno la salfontoj, oni kuracas ĉi-tie la malsanojn de la mov-organoj, reŭmatismon, traŭmataj kaj ortopediajn malsanojn, virinajn malsanojn, astmon, bronko- kaj pulmo-malsanojn, neŭro- kaj kor-malsanojn. Je dispono de la kuracgastoj estas: sal-banado, jodbromida banado, sulfur-banado, ŝlimtorfaj envolvoj, balneologio, fizioterapio (fizikoterapio), inhalado, klisterado (irigatorado), klimatoterapio, mineralakvo-kuracado, gimnastiko kaj masaĝoj.

En la norda parto de la kuracloko troviĝas la Kuracloka Parko, establita en la jaroj 1875 - 1876 en la pejzaĝa stilo kun multaj specioj da arboj kaj arbustoj (ankaŭ ekzotikaj), ĝia projektisto estis Hipolito Cybulski (legu: Cibulski). Kreskas tie i.a. ginko - en pluraj lokoj en la mondo ginkoj estis plantitaj fare de E-o kluboj (ekzemple en Bersée, aŭ en Malbork en esperantista Parko de la Mondo plantita de prof. d-ro habil. Helmar Frank nome de AIS-San-Marino), kiel "Esperanto-arbo". Konjekteble ĉar onidire tiu estis la unua arbo, kiu reekkreskis en Hiroŝimo post ties neniigo (vidu la supran foton), amura korkokverko (vidu la suban foton) kaj grandaj arboj (30m altaj) el Nord-Ameriko Kentukia kafarbo kun fruktoj kiel guŝoj kun fazeoloj, tiuj semoj rostitaj servas kiel anstataŭaĵo de la kafo (de tio venas la nomo de la arbo - vidu la apudan foton). En Ciechocinek ĉe la salkolekto n-ro "3" estas originala naturplantrezervejo (1,88 ha) kun halofitoj t.e. salejaj plantoj, unikaj kaj ĉiuj protektitaj, ekz. salikornio (vidu la suban foton), glaŭkplanto kaj marasala astero (vidu la suban foton). En la ĉirkaŭaĵo de Ciechocinek por protekti la unikan mezoklimaton oni establis la protektitan pejzaĝan zonon de Ciechocinek Valo kun la surfaco 36 814 ha.


Historio[redakti | redakti fonton]

La publika kuracej-ĝardeno en Ciechocinek
Florbedoj ĉe la koncertejo en la parko

De la Mezepoko ĝis la dispartigoj de Pollando

La palaca ensemblo "Targon"
La iama kasino "Eŭropo", nuntempe restoracio kaj vendejcentro "Eŭropo"
La banejoj n-ro 3 (1898-1900)


En la areo de hodiaŭa urbo estis setlejo kaj kastelmastra burgo Słońsk (legu: Sŭonjsk), kaj unuafoje estis mencio en historia dokumento de Mogilno en la jaro 1065, sed ĝi okazis la falsaĵo kaj devenas de pli frua mencio en la donacio de pola reĝo Kazimiro la 1-a la "Restaŭranto" al benediktanoj el Bavario. Oni supozas ke la setlejo kaj burgo ekzistis jam en la 8-a - 9-a jc, kaj paroĥejo en la 10-a - 11-a jc. Al la burgo apartenis la terenoj de la dekstra flanko de Vistulo. Princo Konrado la 1-a de Mazovio (vidu la apudan foton) havis tie la salfarejon. Oni supozas ke la grandaj inundoj, kiuj detruis malaltajn kvartalojn de Płock kaj Toruno tute detruis la burgon kaj setlejon Słońsk. La unua mencio pri vilaĝo devenas el la jaro 1379 (Ciechocino/ legu: Cjeĥocjino). La nomo Ciechocinek aperas la unuan fojon en la jaro 1520. La unua posedanto en la 14-a jc estis Przedpełek el Służew (legu: Pĵedpeŭek ze Sŭuĵeva) kaj post lia morto la posedaĵon kontinuis la familio Oporowski (legu: Oporovski). De la jaro 1489 ĝis 1550 la familio Siemikowski (legu: Sjemikovski) kaj de la jaro 1550 ĝis ĉirkaŭ 1580 la familio Sobiesierski (legu: Sobjesjerski) kaj ĉirkaŭ 1580 la familio Służewski (legu: Sŭuĵevski) de Służew (legu: Sŭuĵev), post la morto de Johano Służewski, la Vojevodo de la Kujavia Brzesko – novaj posedantoj estas la familio Potulicki kaj de la jaro 1639 ĝis 1810 – la familio Niemojewski (legu: Njemojevski).

La ekzisto de farmbieno en Ciechocinek estas jam de la jaro 1670. Pli frue estis nur malgranda setlejo sen farmbieno. La venado de la nederlandaj setlintoj en la fino de la 16-a kaj komence de la 17-a jc kaj la ekposedo de la vilaĝo fare de la familio Niemojewski (legu: Njemojevski) fariĝis por Ciechocinek kaj por la ĉirkaŭaĵo grava momento por la disvolviĝo ekonomia - oni sekigis marĉojn, fortranĉis kaj elradikigis la parton de la arbaroj, oni instalis la dren-sistemon de la ofte subakvigataj terenoj de Vistulo, oni ankaŭ setligis la nekultivaĵojn. La 18-a jc estas la tempo de pligrandigo de Ciechocinek - en la jaro 1779 estis jam 50 loĝantoj de Słońsk kaj 105 loĝantoj de Ciechocinek kun la vilaĝo Rozkosz (legu: Rozkoŝ).

Sub la fremda regado - dum la dispartigoj de Pollando.

Post la unua dispartigo de Pollando (1772), kiam la salminejoj de Wieliczka kaj Bochnia ekestis en la limoj de Aŭstrujo, oni komencis serĉi la salfontojn ekspluateblajn - kaj la plej grandajn oni trovis en Ciechocinek. Laŭ la sala leĝo el la 5-a de marto 1791 oni intencis konstrui la salfarejon, sed la 'dispartiga' tempo ne estis favora por realigo de la projekto. Ĝis la 'dispartigo' Ciechocinek estis en Inowrocław Vojevodio. Post la 23 de januaro 1793 jaro Ciechocinek kiel setlejo estis en Distrikto Radziejowski (legu: Radzjejovski) kaj sub la prusa anekso, dum la jaroj 1807 - 1815 estis en Bydgoszcz Departemento en la Varsovia Duklando, kaj poste laŭ la Konstitucio de Pola Reĝlando el la 27-a de junio 1815 eniris la Mazovian Vojevodion de la Pola Reĝlando, en la Distrikto Radziejowski en la regiono Kujavio.

Historiaj objektoj[redakti | redakti fonton]

Fragmento de la sala promenejo kiu ligas la historian salfarejon kun la aro da salkolektaj muroj / t.e. koncentrigejoj de salakvo
La salkolekta muro n-ro "2" / t.e. koncentrigejo de salakvo n-ro "2" kun la ventumilo ĉe la pinto
La salkolekta muro en la partnerurbo Bad Dürrenberg (legu: Bad Direnberg)
Salkolekta muro en Bad Kösen (legu: Bad Koesen)
Flag of Esperanto.svg
La stacidomo en Ciechocinek
La interno de la stacidomo en Ciechocinek
La novgotika preĝejo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en Ciechocinek, el la fino de 19a jc.
La somera teatrejo en Ciechocinek, el la 1891 jaro


  • La Kuracloka Parko en Ciechocinek; en ĝi troviĝas la trinkejo de mineralaj akvoj (tn. Kuraceja Salono) ĝi troviĝas en la ligna pavilono kaj estas en la svisa stilo laŭ projekto de Edward Cichocki (legu: Eduardo Ĉiĥocki) (1880), la koncertejo en la Zakopane-stilo laŭ projekto de Paweł Fedders (legu: Paŭlo Fedders) (1909) kaj fontano "Joĉjo kaj Manjo" (1926)
  • salkolektaj muroj en Ciechocinek laŭ projekto de Jakub Graff, nun rekonita kiel teknika antikvaĵo (salkolekta muro n-roj 1 kaj 2 el la jaroj 1824 - 1833, salkolekta muro n-ro 3 el la jaro 1859, vidu la supran foton)
  • la fontano "Fungeto" 1926 (proj. de Jerzy Raczyński / legu: Jeĵi Raĉinjski)
  • la hotelo de Karol Müller (legu: Karlo Mila) en Ciechocinek, trabfakaĵo, laŭ projekto de Franciszek Tournelle (legu: Francisko Turnel) (1848 - 1851, 1878, la 9-an de septembro 2008 bruliĝis)
  • la novgotika preĝejo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo en Ciechocinek el la jaroj 1877 - 1884 laŭ projekto de Edward Cichocki (legu: Eduardo Ĉiĥocki). En la ĉirkaŭaĵo staras la statuo de Dipatrino en la blanka vestaĵo kun blua kaptuko (vidu la suban foton).
  • la ortodoksa preĝejo de Sankta Mikaelo Arkianĝelo en Ciechocinek, konstruita en la jaro 1894 laŭ projekto de W. Fedders en la rusa ligna stilo (nun sidejo de la ortodoksa militparokejo) (vidu la apudan foton).
  • la ensemblo de la fervoja stacidomo - malnova (trabfakaĵo) el la jaro 1870 kaj la nova el la jaroj 1901 - 1902 (projektis Czesław Domaniewski /legu: Ĉesŭav Domanjevski).
  • la ensemblo de kuraclokaj banejoj:
    • la banejoj n-ro 1 el la jaroj 1845 - 1849 (proj. Henryk Marconi /legu: Henriko Markonji/ kaj J.Gay /legu: Gaj).
    • la banejoj n-ro 2 el la jaroj 1910 - 1912 en la novromanika stilo (proj. W. Fedders).
    • la banejoj n-ro 3 el la jaroj 1898 - 1900 (proj. J. Majewski /legu: Majevski) (vidu la supran foton).
    • la banejoj n-ro 4 el la jaroj 1900 - 1906 (proj. J. Majewski).
  • la Somera Teatro el la jaro 1891, plikonstruita en la jaro 1901, restaŭrita en la jaro 1998 (proj. Adolf Schimmelpfennig /legu: Ŝimelfennig).
  • sal-termoj el la jaro 1931, de 2002 fermita (proj. Romuald Gutt i Aleksander Szniolis /legu: Ŝnjolis).
  • la poŝtejo, el 1932 - 1934 (proj. Romuald Gutt).
  • la prezidenta biendomo, 1932 - 1933 kaj 1999 - 2006
  • salfarejo el la jaro 1830.
  • la palaceto de la kuraceja entrepreno "Uzdrowisko Ciechocinek" SA /"Kuracloko Ciechocinek" Klr (Klr = Kompanio kun limigita respondeco) el la jaro 1910 (proj. A. Mazurkiewicz / legu: Mazurkjeviĉ).
  • la akvoturo (la teknika antikvaĵo) el la unua duono de 20-a jc.
  • la iama "Eŭropa Kasino" el la jaro 1932, nun restoracio "kuracloka" 'Eŭropo' (vidu la supran foton).

Partnerurboj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Esperanto[redakti | redakti fonton]

Malnova trinkejo de mineralaj akvoj en Ciechocinek
La Glaŭka pseŭdocugo
La salkolekta muro en Bad Salzuflen (legu: Bad Zalcuflen) - detala vidaĵo de la muraj branĉetoj
Bad Orb, saloza akvo fluas tra la branĉetoj

En tiu fama kuracloko restadis kiel kuracgastoj multaj konataj esperantistoj. La tutan junion 1910 kuracis sin tie gesinjoroj Ludoviko Zamenhof kaj Klara Zamenhof, eksciinte pri tio la esperantistoj el proksima Bydgoszcz venis la 10-an de junio 1910 por renkontiĝi kun ili. Ankaŭ estis tie kiel kuracgastoj esperantistoj de malproksima brazila Bona Espero - la gesinjoroj Ursula Grattapaglia (legu: Gratapalja) kaj Giuseppe Grattapaglia (legu: Ĝuseppe Gratapalja). Kompreneble ankaŭ kuracis sin tie multaj poloj i.a. la fratoj Fethke: Jan Fethke (legu: Fetke) (pseŭdonomo - Jean Forge, legu: Ĵan Forĵ), Edmund Fethke, Stefan Fethke, Roman Dobrzyński (legu: Dobĵinjski), Jolanta van Holstein (el Nederlando), Aleksandra Watanuki (el Japanio), Eduardo Kozyra (legu : Kozira), Kazimierz Krzyżak (legu: Kazimjeĵ Kĵiĵak) kaj Mirosława Kubicka (legu: Miroslava). Ofte la esperantistoj-kuracgastoj preferas renkontiĝadi en la loka ĉarma kafejeto "Pod Jedlicą" / "Sub Pseŭdocugo" ĉe la strato Broniewskiego.


salkolekta muro en Bad Reichenhall (legu: Bad Rajĥenhal)