Aleksandra Watanuki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Aleksandra Watanuki
Persona informo
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco PollandoJapanio vd
Profesio
Okupo esperantisto • filologo • redaktisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandra Watanuki estas pola esperantistino, filologino, eldonistino kaj verkistino vivanta en Japanio. Devene el Varsovio, ŝi de 1993 ĝis 1997 studis slavistikon en la Sofia universitato (japane 上智大学, Jōchi daigaku) en Tokio, vivis en Osako kaj nun kun la edzo Kenichiro Watanuki vivas en la tokia kvartalo Nerima.

emblemo de la eldonejo Waneko

En 1999 ŝi kun la edzo kaj kun kolegino Martyna Taniguchi fondis la mangao-eldonejon Waneko en Varsovio, kaj por eldonado tradukas mangaojn el la japana al la pola. Krome ŝi mem aŭtoras plurajn librojn en la pola lingvo pri la japana lingvo, la historio kaj kulturo de Japanio, kaj pri la specifaj perspektivoj kaj spertoj de orienteŭropanoj vivantaj en Japanio. Krom aktualajn mangaojn, la eldonejo interalie publikigis polan version de la kontraŭatombomba mangao Nudpieda Gen, kiu jam en 1982 publikiĝis en Esperanto.
En Esperanto interalie ŝi konatas pro reĝisorado de vidbenda filmo En somera vilao, amuza rakonto pri geedzoj, kiuj ferias en somera vilao, bazita sur novelo de Anton Ĉeĥov, kiun ŝi en 1998 realigis kun aliaj membroj de la tokia Esperanto-Grupo Vilaanoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]