Nudpieda Gen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
はだしのゲン
mangaserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Nakazawa Keiji
Lingvoj
Lingvo japana lingvo
Eldonado
Eldondato 22-a de majo 1973
Ĝenro drama animeo kaj mangao • historieca animeo kaj mangao
vdr

Nudpieda Gen (japane :はだしのゲン [hadaŝi no gen]) estas membiografia mangao de Nakazawa Keiji pri la atombombado de Hiroŝimo la 6-an de aŭgusto 1945. Ĝi baziĝas sur reala sperto de la verkisto dum la Dua Mondmilito kaj lia vivo post la milito. La verkisto perdis siajn patron kaj gefratojn pro la atombombado, samkiel la ĉefrolulo Gen. La mangao apartenas al ĝenro ŝonen (por adoleskaj knaboj), entenanta dramon kaj historiajn scenojn.

La unua ĉapitro estis publikigita en la ĉiusemajna magazino Shōnen Jump (kiu antaŭe publikigis la membiografan rakonton Ore wa Mita [おれは見た; Mi vidis ĝin] de Nakazawa) en 1973, kaj nuliĝis en la jaro 1974. Ĝi moviĝis al tri aliaj malpli disvastigitaj magazinoj: Shimin (Civitano), Bunka Hyoron (Kultura kriticismo), kaj Kyoiku Hyoron (Eduka kriticismo).[1]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Anglalingva grupo (Project Gen) en 1976 komencis traduki ĝin en la anglan; la unuaj kvar volumoj ekzistas angle.[2][3] Alie, franclingva, germanlingva, itallingva, korealingva, ruslingva, hispanlingva kaj indonezialingva versioj estas jam eldonataj.

Esperanta grupo (Rondo Gen) eldonis nur la unuan libron en Esperanto en 1982; ĉeftradukisto estis Izumi Yukio.[4]

Serio sur malsamaj magazinoj[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Serion da tri filmoj en la 1970-aj jaroj reĝisoris Yamada Tengo.

  • Hadashi no Gen はだしのゲン (1976)
  • Hadashi no Gen: Namida no Bakuhatsu はだしのゲン 涙の爆発(1977)
  • Hadashi no Gen: PART3 Hiroshima no Tatakai はだしのゲン PART3 ヒロシマのたたかい(1980)

Animeoj[redakti | redakti fonton]

  • Du animeojn en 1982 kaj 1983 reĝisoris Mori Masaki por firmao Gen Production (ゲンプロダクション), kiun fondis Nakazawa. La animacio estis kreata de Madhouse.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.