Fizioterapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fizioterapiokinezoterapio (ankaŭ fizikoterapio), nomebla ankaŭ movoflegado, estas paramedicina fako kiu okupiĝas pri la moviĝemo de la homo. Pacientoj kun plendoj rilate al muskolojartikoj povas esti helpataj per ekzercoj por plibonigi la moviĝeblon kaj malpliigi la doloron. Ekzistas diversaj formoj de fizioterapio per kiuj misfunkciaĵoj povas esti flegataj kiel ekzercoterapio, masaĝoterapio kaj fizika terapio.

Kelkaj pacientoj suferas doloron, aliaj devas re-eklerni kiel paŝadi, aliaj devas saniĝi de ostorompiĝo, apopleksio aŭ devas eklerni kiel promeni per artefarita kokso.

Fizioterapiisto fizike ekzamenas, proponas kuracigan planon kaj tiun priparolas kun la paciento. La celo de tiaj kuracadoj povas ekzemple esti:

  • zorgi pri tio ke korpo povas esti pli bone uzata
  • malpliigi doloron
  • plimovebligi artikojn

Ĝenerala difino[redakti | redakti fonton]

Kinezo-terapio, aŭ pli simple movoflegado (laŭ la greka etimologio), estas kuracado per movoj aktivaj aŭ pasivaj (PIV). Ĝi uzas la movon (aŭ la senmovecon) per diversaj teĥnikoj cel redoni aŭ konservigi al korpo funkcion, kiu estas damaĝita aŭ damaĝebla, ekzemple por reebligi paŝadon post ĥirurgado de difektita koksartiko, aŭ preventi muskolvelkon ĉe engipsigita kruro.

Tiu fako povas rekte aŭ malrekte koncerni kvazaŭ ĉiujn branĉojn de medicino kiel ortopedio, neŭrologio, angiologio, psiĥiatrio, pediatrio, geriatrio, kardiologio, reŭmatologio, pneŭmonologio, ginekologio...

Movflegado estas science bazita kuracmetodo kiu fundamentas sin sur precizaj konoj interalie de la homaj anatomio k fiziologio k konsistas en aplikado k adaptado de rimedaro efikanta al muskolforto, daŭrkapablo k movebleco de homoj kun funkciaj limigoj k bezono pri fizika readaptiĝo.

Plej popularaj teĥnikoj de kinezoterapio estas masaĝado k gimnastika trejnado.

Masaĝo, permana premfrotado k knedado de muskoloj k artikoj por kuracaj celoj (PIV), koncernas la molajn histojn (muskoloj, tendenoj, subhaŭtaj histoj, sed ankaŭ nervoj k angioj). Krome kinezoterapio disponas diversajn fizikajn teĥnikajn rimedojn (varmo, malvarmo, elektro, ultrasonoj, ktp) por lukti kontraŭ doloro k faciligi fiziologian moviĝadon de la korpo. Kinezoterapio ankaŭ rolas en preventado, per tiucela edukado (al operaciotoj por prepari ĝin, al kronikaj malsanuloj por helpi ilin sin memstare flegi). Kinezoterpiisto ankaŭ povas flegi bebojn kun bronkitoj, helpante plibonigi la spiradon per faciligo de eligo de mukaĵoj, aŭ realigi elastajn aŭ ne, molajn aŭ malmolajn kuntenaĵojn por plimalpli drasta limigo aŭ trudo de direktita moviĝo de iuj artikoj.

Jen difino kiu aperas en referenca franclingva verko Vademekumo de kinezoterapio k de funkcia reedukado (Yves Xhardez k.a, 5a eldono, 2008) :

  • Kinezoterapio estas, etimologie, « la arto kuraci kiu uzas ĉiujn teĥnikojn de la movado ». Ĝi partoprenas en tuto da terapioj, kiuj uzas diversajn fizikajn agantojn (akvo, elektro, ondoj, varmo...) k kiu kompletigas unu la laian laŭ la flegindaĵo, tuto plej ofte nomata fizioterapio, tiu vorto havante signifon pli aŭ malpli larĝan laŭ la landoj aŭ eĉ la medioj, en kiuj ĝi uziĝas, same cetere kiel la vorto kinezoterapio.

Kinezoterapio, kies agadkampo tre forte plivastiĝis dum lastaj jardekoj, direktiĝas al granda nombro da malsanoj, afekcioj, ĝeneralaj aŭ specifaj damaĝoj k iliaj sekvoj.

Agado[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj ĝeneralaj agoj de kinezoterpiisto:

  • masaĝado ;
  • mana limfo-drenado ;
  • spirada kinezoterapio al infanoj k plenkreskuloj ;
  • artik-mobilizado ;
  • muskolo-plifortigado (sporta aŭ post-traŭmata) ;
  • muskol-tendena streĉado ;
  • realigado de elastaj aŭ neelastaj, molaj aŭ malmolaj kuntenaĵoj por plimalpli drasta limigo aŭ trudo de moviĝo de artikoj.
  • senso-mova reedukado (koncernas pli specife neŭrologion) ;
  • reedukado de ekvilibro (neŭro-vestibla) ;
  • neŭro-muskola senstreĉigado ;
  • diversaj fizikoterapiaj teĥnikoj :
    • elektroterapio :
    • aliaj teĥnikoj de fizikoterapio :
      • varmo- kaj malvarmo-terapio ;
  • akvo- kaj bano-terapio ;
  • premoterapio ;
  • perineo-veziko-sfinktera reedukado ;
  • kondiĉe, ke kuracisto povu tuj laŭbezone interveni :
    • praktiki spinaksan plilongigon mane aŭ meĥanike ;
    • praktikigi kor-angian reedukadon de homoj trafitaj de freŝa korinfarkto k registri elektrokardiogramojn dum reedukadaj seancoj, la interpretado estante rezervita al kuracisto;
    • praktikigi spiradan reedukadon k/aŭ fari traĥeo-suĉadon ĉe malsanulo traĥeotomiita aŭ tratubumita.

La teĥnikoj de kinezoterapio estas realigitaj sekve al unu aŭ pluraj bilancoj realigitaj de la kinezoterapiisto cele starigi kinezoterapian diagnozon ebliganta difini la nombron de seancoj bezonataj k adapti la teĥnikojn al la bezono de la paciento.

Reedukado[redakti | redakti fonton]

Rekta reedukado[redakti | redakti fonton]

  • reedukado neŭrologia ;
  • reedukado pediatria
  • reedukado de traŭmataj aŭ ne difektoj de la movaparato ;
  • reedukado spirada ;
  • reedukado geriatria ;
  • reedukado kardiologia ;
  • reedukado de cirkulaj perturboj (arteria, vejna, limfa) ;
  • reedukado ekvilibra ;
  • reedukado de reŭmatoj ;
  • reedukado de bruligitoj ;
  • reedukado en intensa medicino.

Reedukado de sekvaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • reedukado de amputito, kun aparato aŭ sen ;
  • reedukado abdomena, inklude post-naskan ekde la postnaska ekzameno ;
  • reedukado perineo-sfinktera en urologio, ginekologio k proktologio, inklude post-naskan ekde la 60a tago postnaske ;
  • reedukado haŭta de bruligitoj ;

Reedukado de aparta funkcio[redakti | redakti fonton]

  • reedukado de la vizaĝa moviĝado k maĉado ;
  • reedukado de la glutado k de la lango ;
  • reedukado de ekvilibro ;
  • reedukado de la perineo ;
  • reedukado de la mano

Scienca evaluado.[redakti | redakti fonton]

La fizioterapio estas sumadego da multaj teknikaj kaj nuntempe estas tre malsimpla distingi la efikaj teknikoj ol la neefikaj. Tamen oni povas konsulti pri tiu temo diversajn retadresojn kiel la Cochrane Kunlaboro[1] kaj PEDro datumbazo[2] (kompilaĵo de fakt-bazitaj publikadaĵoj).

Ekzemple, oni povas diri, ke el la uzantaj teknikoj aktuale per la fizioterapistoj :

  • la streb-readaptado malgrandigas la dispneon kaj plibonigas la funkciajn kapablojn de la pacientoj, kiuj havas kronikan obstrukcigan bronkopneŭmonion[3] ;
  • la koraj kaj spiraj ekzercadoj malgrandigas la kriplaĵojn post cerbovaskula akcidento kaj ebligas plibonigi la marĉon[4] ;
  • la propaj ekzercioj, kiuj oni devas realizi hejme aŭ grupe kun kontrolado, estas pli efikaj ol la neinterago en la traktito de vertebro-artrituloj[5].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cochrane Kunlaboro cochrane.org. Atingebla interrete. Legita 2014-07-29. (Angle.)
  2. PEDro pedro.org.au Atingebla interrete. Legita 2014-07-29. (Angle.)
  3. angle Lacasse Y, Martin S, Lasserson TJ, Goldstein RS « Meta-analysis of respiratory rehabilitation in chronic obstructive pulmonary disease. A Cochrane systematic review. » Europa Medicophysica. 2007, 43(4):475-485. PMID 18084170
  4. angle David H Saunders, Mark Sanderson, Miriam Brazzelli, Carolyn A Greig, Gillian E Mead « Physical fitness training for stroke patients » Cochrane Database Syst Rev. 2004;(1):CD003316. PMID 14974012
  5. angle Dagfinrud Hanne, Hagen Kåre Birger, Kvien Tore K « Physiotherapy interventions for ankylosing spondylitis » Cochrane Database of Systematic Reviews.Reviews 2008; Issue 1 PMID 18254008

Bibliografio[redakti | redakti fonton]