Janusz Palikot
| Janusz Palikot | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Janusz Palikot | |||||
| Naskiĝo | 26-an de oktobro 1964 (61-jaraĝa) en Biłgoraj | ||||
| Lingvoj | pola vd | ||||
| Ŝtataneco | Pollando | ||||
| Alma mater | Fakultato pri Filozofio kaj Sociologio de la Universitato de Varsovio Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a” | ||||
| Partio | Civitana Platformo (2005–2010) Via Movado Movado de Palikot | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto negocisto | ||||
| Aktiva en | Varsovio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Janusz Marian Palikot (naskiĝinta la 26-an de oktobro 1964 en Biłgoraj) estas pola politikisto, parlamentano de Pola Sejmo, Prezidanto de Via Movado (antaŭa nomo: Movado de Palikot) - la tria plej granda partio en la Pola Parlamento. De la Movado de Palikot / Via Movado la plej influaj parlamentanoj estas Wanda Nowicka, la Vicprezidantino de Sejmo, Anna Grodzka kaj Robert Biedroń (esperantisto). Li estis kandidato por Prezidento de Pollando en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015 kaj la 10-an de majo 2015 en la balotoj estis la 7-a en la ranglisto, akirante 211 242 da voĉoj, kio estas 1,42% da validaj voĉoj[1].
Publikaj eldiroj
[redakti | redakti fonton]Stilistiko de liaj eldiroj kaŭzis estiĝon de la eldiro "palikotizo" (de politiko kaj publika vivo) kiel – laŭ personoj uzantaj tiun ĉi nocion – negativan difinon por pli kaj pli kreskanta sakrado aŭ ĉiutageco de la lingvo de publikaj eldiroj kaj apliko de nekonvenciaj rekvizitoj (kiel silikona peniso aŭ porka kapo) aŭ kondutmanieroj en publikaj elpaŝoj. Inter publikaj personoj la terminon uzis en sia blogo Grzegorz Napieralski, prezidanto de Alianco de Demokrata Maldekstrularo. De tiu tempo la termino estas uzata de politikistoj kaj en diversaj amaskomunikiloj.
Publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Janusz Palikot, Krzysztof Obłój, Myśli o nowoczesnym biznesie (Pensoj pri moderna profitcela organizaĵo), 2003, ISBN 83-89405-26-1
- Płoną koty w Biłgoraju (Brulas katoj en Biłgoraj) (aŭtobiografio), 2007, ISBN 978-83-7453-699-8
- Janusz Palikot, Pop-polityka (Pop-politiko), 2009, ISBN 978-83-7453-926-5
Referencoj
[redakti | redakti fonton]

