Franciszek Blachnicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Franciszek Blachnicki (naskiĝis la 24-an de marto 1921 en Rybnik, mortis la 27-an de februaro 1987 en Carlsberg, Germanio) – pola katolika pastro, fondinto de Movado Lumo-Vivo, malliberulo de germanaj koncentrejoj, persekutata de Sekureca Servo en Pola Popola Respubliko, Honorinda Servisto de Dio, fondinto de komunumoj de la konsekra vivo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juneco[redakti | redakti fonton]

Franciszek Blachnicki naskiĝis en Supra Silezio en plurinfana familio kiel la sepa infano de flegisto Józef Blachnicki kaj Maria Miller. En infaneco - kiel rememoris - li travivis apartan protekton de la Dia Providenco. Jen kiel kelksemajna bebo dum ribelaj bataloj restis sola en la domo, el kiu oni evakuis lian familion. Hazarde, unu el ribelantoj revenis kaj redonis lin al la familio. Poste, antaŭ frekvento en fundamenta lernejo, estis elterigita de puto, kien falis ludante kun sia frato, fare de najbaro, kiu transporis lin al malsanulejo, kie pasigis kelke da semajnoj.

La komencan lernejon partoprenis en Orzesze, poste en Tarnowskie Góry, kie ekloĝis lia familio. Post la fino daŭrigis lernadon en Ŝtata Vira Gimnazio, aliĝante al skolta movado. La lernadon traktis kiel maleman devon, kvankam estis bona lernanto. En 1938 abiturientiĝis, ricevante ateston pri matureco. Septembre de la sama jaro komencis soldatservi en Divizia Kurso de Substandardistoj de Rezervo en Katowice.

Konfirmacion ne prenis kun samaĝuloj (ricevis ĝin verŝajne en animzorga seminario, sed tio ne estis dokumentita).

Spertojn el la skolta vivo, kiel: eta taĉmento aŭ edukado al abstinado, utiligis poste, kreante la Movadon Lumo-Vivo. Li rimarkis kiom grava estas malgranda grupo de bone interkonatiĝintaj homoj kaj agnoskis ĝin bazo en formado de la junulo.

Periodo de la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Li partoprenis la septembran defendon en 1939, ĝis ties fino, poste iris al mallibero, de kiu fuĝis. Post reveno al Tarnowskie Góry komencis konspiran agadon kiel taĉmentestro. La 27-an de aprilo 1940 estis kaptita de gestapo en Zawichost, arestita, kaj forveturigita al la germana koncentrejo Aŭŝvico. Tie li laboris dum 14 monatoj, ricevante la n-ron 1201, el kio dum 9 monatoj en puna kompanio, en bloko 13 kaj preskaŭ unu monato restis en bunkro. Septembre 1941 estis transveturigita al enketa malliberejo en Zabrze, kaj poste al Katowice. La 30-an de marto 1942 oni verdiktis kondamnon al mortpuno per gilotino pro la konspira agado kontraŭ la Nazia Germanio. Atendante la morton en malliberejo de Katowice la 17-an de junio spertis sian konverton. En testamento ĝin priskribis. Tiu ĉi evento - kiel li poste rememoris - estis unu el la plej gravaj en lia vivo.

La 14-an de aŭgusto 1942, post preskaŭ 5 monatoj, kiujn pasigis en mortoĉelo, estis amnestiita, la mortpunon oni ŝanĝis al 10 jaroj de la peza mallibero, kion devintus subiĝi post fino de la milito. Tiutempe restis en diversaj germanaj koncentrejoj. Dum la sekvaj jaroj, ĝis la 17-a de aprilo 1945, kiam estis liberigita de la usona armeo, li estis malliberigata en Racibórz, Rawicz, Börgermoor, Zwickau kaj Legenfeld.

Sacerdoteco

Post fino de la dua mondmilito la 20-an de julio 1945 revenis al Tarnowskie Góry kaj la 6-an de aŭgusto eniris al la Silezia Animzorga Seminario en Krakovo, la 25-an de junio 1950 ordiniĝis en Katowice. Poste laboris en pluraj paroĥejoj en Tychy, Łaziska Górne, Rydułtowy, Cieszyn kaj Bieruń. La unuan fojon en 1954 okazis religiaj ekzercoj Oazoj de Diaj Infanoj, laŭ metodo de fermitaj renkontoj.

En la jaroj 1954-1956, dum la periodo de deportado de sileziaj episkopoj, partoprenis laborojn de sekreta episkopa kurio en Katowice. Oktobre 1956 helpis pri ilia reveno al la diocezo, poste laboris en redakcio de katolika semajnrevuo "Gość Niedzielny".

En 1957 organizis kaj gvidis socian iniciaton kontraŭalkoholan nomitan Militiro de Modereco. Tiu ĉi agado engaĝigis preskaŭ 1000 katolikajn sacerdotojn kaj pli ol 100 mil de laikoj. Tiutempaj regopovoj ne volis toleri la agadon de tiu ĉi tipo kaj la 29-an de aŭgusto 1960 la iniciato estis nuligita. Responde al tio pastro Franciszek verkis Memorialon pri la likvido de la Militiro de Modereco, senditan al la centraj ŝtataj regopovoj, ekleziaj kaj amaskomunikiloj. En la memorialo li kritikis reprezaliojn de la Katolika eklezio en Pollando kaj sugestis, ke likvidante la Krucmiliton la pola ŝtato agas kontraŭ la nacio. Marte 1961 pastro Franciszek estis arestita sub riproĉo de eldonado de samizdatoj kaj „disvastigado de falsaj informoj pri ŝajna persekutado de la Eklezio en Pollando”, pasigante pli ol 4 monatojn en arestejo en Katowice (la sama, en kiu dum okupado li travivis sian konverton). Oni kondamnis lin al 13 monatoj de mallibero, kondiĉe prokrastita por 3 jaroj.

Oktobre 1961 komencis studi en Katolika Universitato en Lublin. En la jaroj 1964-72 daŭrigis ĉe KUL didaktikan-sciencan laboron, publikigante ĉ. 100 laboraĵojn. La altlernejon foriris post manko de agnosko de lia habilita disertaĵo.

Li apartenis al organizantoj de la Instituto pri Animzorga Teologio. La jaroj 1964-1980 estis por li periodo de vigla agado kadre de renovigo post la Dua Vatikana koncilio. En 1967 iĝis Landa Animzorganto de Liturgia Servo, kreante la propran koncepton de ĝia agado. De 1963 komencis agi t.n. oaza movado, kiu poste disvolviĝis kiel Movado Lumo-Vivo. Tio estis metodo de 15-tagaj religiaj ekzercoj por diversaj grupoj de junularo, ankaŭ por plenkreskuloj kaj la tutaj familioj.

Teologio de liberigo laŭ pastro Franciszek Blachnicki

Originalan t.n. "teologion de liberigo", ĉefe pri la problemoj de socia kaj politika engaĝiĝo, pastro Franciszek proponis en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento. Ĝi estis inspironta al la paca liberigo de kelkiuj ŝtatoj el okupado de komunistaj reĝimoj.

Krizostato kaj elmigro

Proklamo de la milita stato en Pollando okazis, kiam pastro Franciszek estis en Romo. Li ne povis reveni al Pollando, ĉar estis serĉata pere de polica letero, kaj la enketan esploron pri tiu ĉi periodo oni formale finis nur en 1992. De 1982 li ekloĝis en la pola centro Marianum en okcidentgermana Carlsberg. Tiam fondiĝis Internacia Centro de Evangeliigo Lumo-Vivo, kies viviganto li estis. Junie 1982 li fondis Kristanan Servon al Liberigo de Nacioj – por la nacioj de Orienta Eŭropo batalantaj por liberigo disde komunistaj reĝimoj. Subite li mortis en Carlsberg la 27-an de februaro 1987.

Enketo pri la morto

Konkludoj de la enketo fare de la Instituto pri Nacia Memoro en la jaroj 2001-2005 pruvis, ke pastro Franciszek estis gvatata de Sekureca Servo de Pola Popola Respubliko pere de liaj plej proksimaj kunlaborantoj (geedzoj Jolanta kaj Andrzej Gontarczyk, kiuj montriĝis sekretaj kunlaborantoj de SS) kaj ke verŝajne mortis pro venenigo. Pri tio filio de la Instituto pri Nacia Memoro komencis enketadon en 2005.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]