Saltu al enhavo

Esterwegen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esterwegen
Blazono
Esterwegen (Germanio)
Esterwegen (Germanio)
DEC

Map

Flago
neurba komunumo de Germanio • membro de komunumaro
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Emsland
Komunumaro Samtgemeinde Nordhümmling
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 0 59 55
Poŝtkodo 26897
Aŭtomobila kodo EL
Oficiala Municipokodo 03454011
Politiko
Komunumestro Hermann Willenborg
Partio de komunumestro UWGE
Adreso de la administrejo Poststraße 13
Demografio
Loĝantaro 5357 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 53° 0′ N, 7° 38′ O (mapo)52.9919444444447.6336111111111Koordinatoj: 53° 0′ N, 7° 38′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 13 m
Areo 49,53 km²
Oficiala retejo http://www.esterwegen.de
vdr

Esterwegen [EStaveːgen] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emsland de la federacia lando Malsupra Saksio, kaj kun pluraj najbaraj komunumoj kunlaboras en la komunumaro Nordhümmling. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 5357 loĝantojn sur areo de 49,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 113 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Saterland, Breddenberg, Hilkenbrook kaj Lorup.

En Esterwegen en 1933 estis instalita unu el la plej fruaj koncentrejoj de nazia Germanio; en ĝi malliberiĝis precipe politikaj kondamnitoj, kiuj sub pezegaj cirkonstancoj el la lokaj marĉoj elfosis torfon. La koncentrejo ankaŭ en Esperantlingvio konatiĝis per la kanzono "La marĉsoldatoj", kiu en la dua duono de la 20-a jarcento ofte kantiĝis en okcidenteŭropaj junularaj Esperanto-eventoj, aparte en la jaroj post la studentaj protestoj de 1968, kaj vivtenis la memoron pri la suferoj de la nejuste malliberigitaj viktimoj de la nazia sistemo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


memorejo pri la eksa nazia koncentrejo en Esterwegen