Thuine
| Thuine | ||||||
|
| ||||||
| neurba komunumo de Germanio • membro de komunumaro | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
| Distrikto | Distrikto Emsland | |||||
| Komunumaro | Samtgemeinde Freren | |||||
| Urborajtoj | – | |||||
| Telefona antaŭkodo | 0 59 02 | |||||
| Poŝtkodo | 49832 | |||||
| Aŭtomobila kodo | EL | |||||
| Oficiala Municipokodo | 03454053 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Dieter Mosler | |||||
| Partio de komunumestro | CDU | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 1753 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 52° 30′ N, 7° 28′ O (mapo)52.57.4666666666667Koordinatoj: 52° 30′ N, 7° 28′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 43 m | |||||
| Areo | 12,47 km² | |||||

Thuine [TYːne] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emsland de la federacia lando Malsupra Saksio, kaj kun pluraj najbaraj komunumoj kunlaboras en la komunumaro Freren. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 1 753 loĝantojn sur areo de 12,47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 138 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Langen, Freren, Messingen kaj Lingen. Ĝi apartenas al komunumaro, germanlingve nomata Samtgemeinde Freren, prononco [ZAMTgemajnde FREːren], administrata en samnoma apuda urbo Freren. Tiaj komunumaroj grupigas plurajn etajn komunumojn, por komune plenumi difinitajn taskojn.
La komunumo estas loka medicina kaj eduka centro: ĝi disponas pri unu el nur ses malsanulejoj de la teritorie vasta distrikto, kaj la mezlernejo Antoniusschule havas kompare grandan internulejon, do akceptas lernejanojn el granda geografia ĉirkaŭaĵo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]

| ||||||



