Rhede (Emso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Rhede
Blazono
Flago
Rhede (Ems) in EL.svg
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Emsland
Urborajtoj
Koordinatoj 53°4′N 7°16′O  /  53.067°N, 7.267°O / 53.067; 7.267 (Rhede (Emso))Koordinatoj: 53°4′N 7°16′O  /  53.067°N, 7.267°O / 53.067; 7.267 (Rhede (Emso))
Alto super la marnivelo 2 - 14 m
Areo 75,02 km²
Loĝantaro 4186 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 04964
Poŝtkodo 26899 2994
Aŭtomobila kodo EL
Oficiala Municipokodo 03454044
Subdivido 4 komunumopartoj (Ortsteile)
Komunumestro Gerhard Conens
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Gerhardyweg 1
26899 Rhede / Ems
Oficiala retejo https://www.rhede-ems.de/
v  d  r
Information icon.svg

Rhede estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emsland de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2017 la komunumo havis 4186 loĝantojn. Okcidente la komunuman teritorion limigas la limo al Nederlando, oriente la rivero Emso.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunuma teritorio konsistas el riverborda pejzaĝo laŭlonge de la Emso, kie troviĝas la plej malnovaj vilaĝoj, kaj torfeja pejzaĝo oriente de tio kun novaj vilaĝoj. La komunumo atingeblas laŭ la germana aŭtovojo A31.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Muzeo[redakti | redakti fonton]

La loka agrikultura muzeo estas unu el la kvin muzeoj de la regiono Emsland kaj ebligas informiĝi pri la regiona agrikulturo antaŭ ol enkondukiĝis motoroj. Konstruita inter la jaroj 1991 kaj 1995 en la domaro de eksa bieno, sur areo de 1 100 kvadrataj metroj en la muzeo montriĝas iloj kaj maŝinoj el la epoko de 1850 ĝis 1950. Fokusoj estas terkultivado, rikolto de fojno, bredado de dombestoj kaj produktado de bova lakto.

Kirkoj[redakti | redakti fonton]

La "malnova kirko" de la loĝloko - Alte Rheder Kirche - estas malfrugotika konstruaĵo el brikoj, kun rektangula turo, kies fundamento estas el la 13-a jarcento. La ĉefa parto de la kirko ekestis ĉirkaŭ la jaro 1470. Ĝis la jaro 1913 la konstruaĵo estis la loka paroĥa kirko. Tiam la paroĥo trograndiĝis, kaj en la komunumokerno konstruiĝis nova kirko. La malnova kirka konstruaĵo nun estas religia kunvenejo kaj koncertejo, sen kirka funkcio.

La katolika paroĥa kirko Sankta Nikolao en 1913 ekestis en la komunumokerno. La novromanika konstruaĵo de la katedrala arkitekto Wilhelm Sunder-Plassmann ricevis du grandajn kvadratajn okcidentajn turojn, kaj imponan centran okangulan turon. En 1966 kaj 1999 la konstruaĵo amplekse renoviĝis, kaj multaj freskoj kaj sabloŝtonaj kolonoj renoviĝis en historia stilo.