Heede (Emsland)
Aspekto
| Heede | ||||||
|
| ||||||
| neurba komunumo de Germanio • membro de komunumaro | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
| Distrikto | Distrikto Emsland | |||||
| Komunumaro | Samtgemeinde Dörpen | |||||
| Urborajtoj | – | |||||
| Telefona antaŭkodo | 04963 | |||||
| Poŝtkodo | 26892 | |||||
| Aŭtomobila kodo | EL | |||||
| Oficiala Municipokodo | 03454020 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Alois Soring | |||||
| Partio de komunumestro | CDU | |||||
| Adreso de la administrejo | Gemeindeverwaltung Heede Am Markt 26892 Heede (Ems) | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 2526 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 53° 0′ N, 7° 18′ O (mapo)52.9922222222227.3041666666667Koordinatoj: 53° 0′ N, 7° 18′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 4 m | |||||
| Areo | 31,1 km² | |||||
| Oficiala retejo | http://www.heede-ems.de | |||||
Heede [HEːde] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emsland de la federacia lando Malsupra Saksio, kaj kun pluraj najbaraj komunumoj kunlaboras en la komunumaro Dörpen. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 2526 loĝantojn sur areo de 31,11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 85 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Rhede (Ems), Dörpen kaj Dersum. Okcidente la komunuman teritorion limigas la limo al Nederlando, oriente la rivero Emso.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunuma teritorio konsistas el riverborda pejzaĝo laŭlonge de la Emso, kie troviĝas la plej malnovaj vilaĝoj, kaj torfeja pejzaĝo oriente de tio kun novaj vilaĝoj. La komunumo atingeblas laŭ la germana aŭtovojo A31.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- vojo al la "miljara tilio"
- la "miljara tilio", perimetro ĉirkaŭ 15 metroj, konsideriĝas la plej dika arbo de Germanio
- modela bieno Heimathof en Heede
- monumento pri la loka etnologo Hermann Abels
| ||||||



