Samtgemeinde Dörpen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Samtgemeinde Dörpen
Blazono
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Emsland
Urborajtoj Komunumaro (Samtgemeinde)
Koordinatoj 52°57′0″N 07°19′0″O  /  52.95°N, 7.31667°O / 52.95; 7.31667 (Samtgemeinde Dörpen)Koordinatoj: 52°57′0″N 07°19′0″O  /  52.95°N, 7.31667°O / 52.95; 7.31667 (Samtgemeinde Dörpen)
Areo 209 km²
Loĝantaro 16629 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Poŝtkodo 49832
Aŭtomobila kodo EL
Oficiala Municipokodo 034545401
Subdivido 9 komunumoj (Gemeinden)
Komunumestro Hermann Wocken
Titolo de komunumestro Samtgemeindebürgermeister
Adreso de la administrejo Hauptstr. 25
26892 Dörpen
Oficiala retejo
v  d  r
Information icon.svg

Samtgemeinde Dörpen estas komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, de la federacia lando Malsupra Saksio en nordokcidenta Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emsland, proksime de la limo al Nederlando. Administra centro estas la neurba komunumo Dörpen. La rivero Emso trafluas la teritorion de sudo al nordo kaj iusence dividas la orientajn de la okcidentaj komunumoj. Fine de decembro 2017 la komunumaro sume havis 16 629 loĝantojn.

Membraj komunumoj de la komunumaro estas (nombroj de loĝantoj laŭ stato de decembro 2017 inter krampoj):

Samtgemeinde Doerpen.png

  1. Dersum (1458)
  2. Dörpen (5270)
  3. Heede (2492)
  4. Kluse (1655)
  5. Lehe (988)
  6. Neubörger (1494)
  7. Neulehe (781)
  8. Walchum (1537) kaj
  9. Wippingen (954)
situo de la komunumaro ene de la distrikto