Samtgemeinde Nordhümmling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samtgemeinde Nordhümmling
Blazono
Samtgemeinde Nordhümmling (Germanio)
Samtgemeinde Nordhümmling (Germanio)
DEC

Map

Flago
komunumaro en Malsupra Saksio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Emsland
Urborajtoj Komunumaro (Samtgemeinde)
Poŝtkodo 26897
Aŭtomobila kodo EL
Oficiala Municipokodo 034545406
Subdivido 5 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Hermann Tebben
Titolo de komunumestro Samtgemeindebürgermeister
Adreso de la administrejo Poststraße 13
26897 Esterwegen
Demografio
Loĝantaro 12485 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 58′ N, 7° 37′ O (mapo)52.9666666666677.6166666666667Koordinatoj: 52° 58′ N, 7° 37′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 13 m
Areo 142,6 km²
Oficiala retejo http://www.sg-nordhuemmling.de/html/samtgemeinde/
vdr

Samtgemeinde Nordhümmling estas komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, de la federacia lando Malsupra Saksio en nordokcidenta Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emsland, proksime de la limo al Nederlando. Administra centro estas la komunumo Esterwegen. Fine de decembro 2022 la komunumaro sume havis 12485 loĝantojn. La nomo Hümmling cetere estas la nomo de sablogrunda pejzaĝo, kiu kovras la nordorientan parton de la distrikta teritorio, pli-malpli 10 kilometrojn oriente de la rivero Emso, kaj estas ĉirkaŭata de malsekejoj: okcidente kaj sude de aluvia grundo proksime de la riveroj Emso okcidente kaj Hase sude, norde kaj oriente de marĉoj.

En Esterwegen en 1933 estis instalita unu el la plej fruaj koncentrejoj de nazia Germanio; en ĝi malliberiĝis precipe politikaj kondamnitoj, kiuj sub pezegaj cirkonstancoj el la lokaj marĉoj elfosis torfon.

Okcidente limas la urbo Papenburg, norde la historia regiono Orienta Frislando, oriente la distrikto Cloppenburg, precipe la komunumo Saterland, regiono de la plej malgranda agnoskita minoritata lingvo de Germanio, la saterfrisa lingvo. Inter oriento kaj okcidento la komunumaron trairas kanalo nomata Küstenkanal ("marborda kanalo").

Membraj komunumoj de la komunumaro estas (nombroj de loĝantoj laŭ stato de decembro 2022 inter krampoj):

  1. Bockhorst (996)
  2. Breddenberg (842)
  3. Esterwegen (5546)
  4. Hilkenbrook (793)
  5. Surwold (4308)
memorejo pri la eksa nazia koncentrejo en Esterwegen
situo de la komunumaro ene de la distrikto