Papenburg
Papenburg | ||||
|
||||
![]() |
||||
![]() |
||||
---|---|---|---|---|
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||
Distrikto | Distrikto Emsland | |||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||
Koordinatoj | 53°4′0″N 7°24′0″O / 53.06667°N, 7.4°OKoordinatoj: 53°4′0″N 7°24′0″O / 53.06667°N, 7.4°O | |||
Alto super la marnivelo | 6 m | |||
Areo | 118,36 km² | |||
Loĝantaro | 36690 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Telefona antaŭkodo | 04961, 04962, 04965 | |||
Poŝtkodo | 26871 | |||
Aŭtomobila kodo | EL | |||
Oficiala Municipokodo | 03454041 | |||
Subdivido | 6 komunumopartoj (Ortsteile) | |||
Komunumestro | Jan Peter Bechtluft | |||
Partio de komunumestro | CDU | |||
Adreso de la administrejo | Hauptkanal re. 68/69 | |||
Oficiala retejo | http://www.papenburg.de | |||
La urbo Papenburg situas en la nordokcidento de Germanio, en la pleja okcidento de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 36690 loĝantojn. Proksimas la rivero Emso kaj la limo al Nederlando.
Papenburg estas la plej norda urbo de la distrikto Emsland, kaj troviĝas proksime al la pli grandaj urboj Leer kaj Oldenburg.
La urbocentron karakterizas pluraj kanaloj, kiuj donas "nederlandecan" aspekton al ĝi. La urbo estas konata inter alie pro la ŝipfarejo Meyer (Meyer Werft), kiu produktas luksajn kaj grandegajn ŝipojn por krozadoj.
Enhavo
Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
-
landa ĝardena ekspozicio 2014
Kaj en la urba teatrejo kaj en la urbohalo sursceniĝas teatraĵoj, klasikaj koncertoj, kabaredaĵoj, ĵazo, prelegoj kaj artaj ekspozicioj. Krome en la urbo ekzistas kvinhala kinejo, ekspoziciejo en bieno Altenkamp (en urboparto Aschendorf), subĉiela muzeo en urboparto Obenende kaj - en Germanio unika - interaktiva muzeo en urboparto Untenende, kiu nomiĝas "Papenburga Tempostokejo" (germane Papenburger Zeitspeicher).
Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]
La urbokerno kun multaj historiaj domoj el ruĝaj kaj blankaj brikoj, pluraj kanaloj kaj moveblaj pontoj vere memorigas pri Nederlando. La urbo estas la plej malnova kaj plej longa marĉa setlejo de Germanio.
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Rochefort en Francio
Pograniĉni en Rusio
Geografio[redakti | redakti fonton]
Papenburg havas areon de 118,36 km². La komunumo estas subdividita en la urbopartoj (Ortsteile):
|
Loka gazeto[redakti | redakti fonton]
En la urbo publikiĝas la loka gazeto Ems-Zeitung, sub tegmenta eldonejo de la regiona gazeto Neue Osnabrücker Zeitung.
Jen iuj impresoj de esperantiste fotita promeno laŭ la ĉefa urba kanalo[redakti | redakti fonton]
pliaj bildoj en la vikimedia komunejo
|