Saterfrisa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Saterfrisa (Seeltersk)
Parolata en komunumo Saterland de Germanio
Denaskaj parolantoj 1 000 ĝis 2 500
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro

  Ĝermana lingvaro
    Okcidentĝermana lingvaro
      Frisa lingvo
        Orientfrisa lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en minoritata lingvo en la komunumo Saterland de Germanio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 -
  ISO 639-2 -
  SIL stq
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg
situo de la komunumo Saterland en Germanio (Germanio)
DMS
situo de la komunumo Saterland en Germanio
situo de la komunumo Saterland en Germanio

La saterfrisa lingvo (saterfrise Seeltersk) estas la lasta vivanta orientfrisa variaĵo de la frisa lingvo. Ĝi parolatas en la komunumo Saterland en la distrikto Cloppenburg de la federacia lando Malsupra Saksio en nordokcidenta Germanio, proksime de la rivero Emso en historie marĉa kaj pro tio lingve relative izolita teritorio. La lingvon laŭ diversaj taksoj parolas inter 1.000 ĝis 2.500 homoj. Rezulte temas pri unu el la plej "etaj" lingvoj de Eŭropo.

Dum en la iom pli norda regiono Orientfrislando rekte sude de la Norda Maro la origina orientfrisa lingvo dum la mezepoko formortis kaj anstataŭigis per regiona dialekto de la platgermana lingvo, la saterfrisa lingvo pretervivis kaj ĝis la Dua Mondmilito estis la ĝenerale uzata komunika lingvo de la vilaĝoj en la teritorio Saterland (kiu politike ne apartenis al Orientfrislando, sed al la najbara regno Oldenburgio). Hodiaŭ la lingvo ankoraŭ parolatas en la loĝlokoj Ramsloh (saterfrise Roomelse), Scharrel (Skäddel), Strücklingen (Strukelje) kaj iom malpli multe en Sedelsberg (Sedelsbierich), kiuj baze estas sablaj "insuloj" komplete ĉirkaŭitaj de marĉo.

La dialekto konsideriĝas tre konservema, kaj unue restis forte uzata, kiam komence de la 20-a jarcento la izoliĝo de la teritorio pro konstruo de digaj stratoj kaj diga fervoja linio finiĝis. Ankaŭ la ordono, ke en la vilaĝaj lernejoj estu instruata unuavice la altgermana lingvo, kaj la apero de la radio (kun riceveblaj programoj preskaŭ nur en la altgermana lingvo, nur pene en la nederlanda kaj apenaŭ en la platgermana lingvoj), unue ne malaperigis la lingvon. Post la Dua Mondmilito la trafikaj ligoj plu pliboniĝis, aldoniĝis la televido kun loke riceveblaj programoj nur en la altgermana lingvo, kaj la lerneja edukado pliampleksiĝis, pere de instruistoj el aliaj partoj de Germanio. La unua ne-saterfrisa instruisto en la lernejo de la centra loĝloko Ramsloh estis Konrad Pusch, poste direktoro de lernejaro por la tuta teritorio, kies genepoj Thomas, Wieland kaj Birgit poste iĝis vervaj Esperanto-aktivuloj. Li penis subteni la lokajn iniciatojn pri konservo de la saterfrisa lingvo, sed samtempe kun siaj instruistaj kolegoj en la lernejoj konsekvence instruis la "fremdan" altgermanan lingvon, do iusence estis kaj amiko kaj minaco por la eta lingvo.

la teritorio de la frisaj lingvoj

Lingvistike, la saterfrisa lingvo estis praktike ne esplorata kaj dokumentata, kiam meze de la 1960-aj jaroj la usona lingvisto Marron Curtis Fort en la urbo Vechta konatiĝis kun la esperantisto Franz Ostendorf, pere de li kun la familio Pusch, kaj en Saterland ekintervjuis la lokajn parolantojn de la saterfrisa. Marron Fort verkis vortaron, gramatikon kaj dokumentigis multajn tekstojn en la lingvo, kiujn li publikigis kun tradukoj al la altgermana lingvo.

Post kiam ankaŭ en Germanio dum la jaro 1998 oficialiĝis la Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, la saterfrisa lingvo ekhavis apartan rajton je protekto kaj subteno. Proksimume 300 infanoj lernas la lingvon nedevige en infanĝardenoj kaj lernejoj. Ekde la jaro 2004 en la lingvo disvastiĝas radio-elsendoj en la regiona radiostacio Ems-Vechte-Welle. Kaj kompreneble ekzistas (ankoraŭ relative malgranda) vikipedia branĉo en la saterfrisa lingvo.

la eksa stacidomo de Scharrel nun estas saterfrisa kulturdomo

Ekzempla frazo en lingva komparo[redakti | redakti fonton]

Saterfrise: Die Wänt strookede dät Wucht uum ju Keeuwe un oapede hier ap do Sooken.
Nordfrise (Mooring): Di dreng aide dåt foomen am dåt kan än mäket har aw da siike.
Okcidentfrise: De jonge streake it famke om it kin en tute har op 'e wangen.
Platgermana lingvo de Orientfrislando: De Jung straktde dat Wicht um't Kinn to un tuutjede hör up de Wangen.
Platgermana lingvo de centra Malsupra Saksio: De Jung strakele de Deern umt Kinn un gaww öhr een Säuten up de Wangen.
Nederlande: De jongen aaide het meisje over haar kin en kuste haar op haar wangen.
Altgermane: Der Junge streichelte das Mädchen ums Kinn und küsste sie auf die Wangen.
Angle: The boy caressed the girl round the chin and kissed her on the cheeks.
En Esperanto: "La knabo karesis la knabinon ĉe la mentono kaj kisis ŝin sur la vangojn".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Saterfrisa literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marron Curtis Fort: "Saterfriesische Stimmen. Texte kaj Zeugnisse aus dem friesischen Saterland mit hochdeutscher Übersetzung" ["Saterfreisaj voĉoj. Tekstoj kaj atestaĵoj el la frisa Saterland kun altgermana traduko"], eldonejo Ostendorp, Rhauderfehn 1990
  • Margaretha Grosser: "Dööntjene un Fertälstere uut Ljoowe to uus Seeltersk" ["Anekdotoj kaj rakontoj el amo al nia saterfrisa lingvo"], volumoj 1-3, eldonejo Niehaus, Barßel 1992-1994
  • Gesina Lechte-Siemer: "Ju Seelter Kroune" ["La saterfrisa krono"], eldonejo Ostendorp, Rhauderfehn 1977.
  • Theodor Storm: "Der littje Häwelmon", traduko de Margaretha Grosser, eldonejo Niehaus, Barßel 1993

Faka literaturo pri la saterfrisa[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]