Okcidentfrisa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
okcidentfrisa lingvo
Parolata en Nederlando, aparte la provinco Frislando
Denaskaj parolantoj 400.000-700.000
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermana lingvaro
Okcidentĝermana lingvaro
Okcidentfrisa lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 fy
  ISO 639-2 fry
  SIL fry
v  d  r
Information icon.svg
la teritorio de la frisaj lingvoj
la okcidentfrisa kaj aliaj lingvoj en norda Nederlando (mapo nederlandlingva)

La okcidentfrisa lingvo (okcidentfrise Frysk, nederlande Westerlauwers Fries – frisa lingvo okcidente de la rivereto Lauwers) estas lingvo parolata en la nordo de Nederlando, aparte en la provinco Frislando. Ene de la provinco ekzistas 400.000 lingvanoj, ekster la provinca teritorio ankoraŭ proksimume 300.000 pliaj (nombroj de la jaro 1976). La okcidentfrisa en la provinco havas la statuson de dua oficiala lingvo, apud la nederlanda lingvo. La plimulto de la enloĝantoj de la provinco Frislando parolas la lingvon, tamen malgraŭ dulingva lerneja eduko la nombro de tiuj, kiuj bone skribas la lingvon, estas tre malgranda.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Plej proksimaj parencoj de la lingvo estas la aliaj du restintaj frisaj lingvoj: la saterfrisa lingvo - sola ankoraŭ viva dialekto de la eksa orientfrisa lingvo - kun nur pli-malpli 2000 parolantoj en la komunumo Saterland de nordokcidenta Germanio, kaj la nordfrisa lingvo kun proksimume 10.000 parolantoj en Ŝlesvigo-Holstinio, la plej norda parto de Germanio. Kune la tri lingvoj konsistigas la frisan lingvaron.

Pro la granda plimulto de parolantoj de la okcidentfrisa lingvo, kaj pro tio ke la provinca nomo "Frislando" kaj la okcidentfrisa lingva nomo "Frysk" ŝajnigas, kvazaŭ la provinco entenus ĉiujn frisojn kaj la okcidentfrisa estus "la" frisa lingvo, foje oni trosimplige nomas la okcidentfrisan "la frisa lingvo".

Relative proksime parenca ankaŭ estas la angla lingvo – tradicie lingvistike la angla kaj frisa lingvaroj kune grupiĝis laŭ la termino anglo-frisa lingvaro. Iom malpli parenca estas la platgermana lingvo, kiu kune kun la angla kaj frisa lingvaroj laŭ nova lingva klasifiko disvastiĝinta ekde la dua duono de la 20-a jarcento konsistigas la branĉon de "Norda-Maro-ĝermanaj lingvoj". La origine tre simildevena platgermana lingvo tamen jam ekde antaŭ la jaro 1000 per la evoluo de la malnovsaksa kaj mezmalaltgermana lingvoj ŝanĝiĝis kompare tre malsamige kaj perdis multajn ecojn de la angla kaj frisa lingvaro. [1]

Kun la nederlanda lingvo ene de la okcidentĝermana lingvaro ankaŭ ekzistas iugrada parenceco, kiu tamen karakteriziĝas ne tiom pro sama pasinteco, sed pli pro la proksima interlingva kontakto dum multaj jarcentoj.

Dialektoj[redakti | redakti fonton]

En la nuntempa okcidentfrisa lingvo diferencatas ok dialektoj, el kiuj kvar konsideriĝas ĉefaj dialektoj, kiuj sur granda teritorio parolatas de plurmilo da parolantoj. La aliaj kvar nur loke uziĝas kaj kune havas iom malpli ol 1000 parolantojn.

La ĉefaj dialektoj estas :

  • norda Hoeks (frise "Noardhoeksk", en la nordoriento de la provinco Frislando)
  • Klai-frisa (frise "Klaaifrysk", en la regiono Klaai nordokcidente de la urbo Leeuwarden)
  • arbara frisa (frise "Wâldfrysk", en la regiono de la Fryske Wâlden (frisaj arbaroj) en la sudoriento de la provinco Frislando kaj en la najbara regiono Westerkwartier kun inter alie la komunumo Zuidhorn)
  • sudokcidenta Hoeks (frise "Súdwesthoeksk", en la sudokcidento de la provinco Frislando)

La pli malgrandaj dialekto estas

La norma okcidentfrisa lingvo bazigas sur la tri inter si tre similaj dialektoj norda Hoeks, Klai-frisa kaj arbara frisa.

"Urba frisa" kaj aliaj parencaj nederlandaj dialektoj[redakti | redakti fonton]

La tiel nomata "urba frisa", parolata en la pli grandaj urboj de la provinco Frislando, fakte ne estas variaĵo de la frisa, sed de la nederlanda lingvo, nur kolorigita per signifaj frisaj influoj. En la saman lingvogrupon kiel la "urba frisa" kutime enordiĝas la miksaj nederlandaj-frisaj dialektoj Bildts, Amelands, Midlands kaj Kollumerlands, kiuj same paroliĝas en la provinco.

Same la lingvaĵo en la regiono "Okcidenta Frislando" de la provinco Norda Holando, kalkuliĝas variaĵo de la nederlanda lingvo kun okcidentfrisa influo. La dialektoj en la oriente najbara provinco Groningen male estas parencaj kaj al la nederlanda kaj la platgermana lingvo, kun historia influo de la orientfrisa lingvo, kiu mem ne plu vivas en tiu regiono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. komparu la artikolon de Hans Frede Nielsen: Frisian and the Grouping of the Older Germanic Languages [La frisa kaj la grupigo de la pli malnovaj ĝermanaj lingvoj]. En: Horst H. Munske (eldoninto): Handbuch des Friesischen [Manlibro de la frisa]. Tübingen: Niemeyer 2001

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]