Schiermonnikoog
Municipo Schiermonnikoog | ||
---|---|---|
Flago de la municipo Schiermonnikoog | Blazono de municipo Schiermonnikoog | |
![]() | ||
Provinco | Frislando | |
Ĉefloko | Schiermonnikoog | |
Areo - Tero - Akvo |
191,19 km² 39,94 km² 151,26 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
986 (1-a de januaro 2006) 24 loĝ./km² | |
Geografia situo | 53° 28′ N, 6° 9′ O (mapo)53.4666666666676.15Koordinatoj: 53° 28′ N, 6° 9′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | pramo | |
CBS-municipokodo | 0088 | |
Telefona kodo | 0519 | |
Poŝtkodo | 9166 | |
Oficiala retejo | http://www.schiermonnikoog.nl/ | |
Schiermonnikoog (okcidentfrise Skiermûntseach; 53° 28′ N, 6° 9′ O (mapo)53.4666666666676.15)
estas municipo kaj kvina (kalkulata de la okcidento) nederlanda vadomarinsulo. Ĝi apartenas al la provinco Frislando.
Kun nur 986 loĝantoj ĝi estas la plej malgranda municipo de Nederlando. La municipo ĉefe vivas de turismo. La insulo estas laŭdata pro sia trankvileco, interalie pro la fakto ke vizitantoj ne povas kunpreni siajn aŭtomobilojn. Schiermonnikoog estas la plej maldense loĝata municipo de Nederlando kun 24 loĝ/km².
Vilaĝo[redakti | redakti fonton]
La municipo Schiermonnikoog havas nur unu vilaĝon, la samnoma Schiermonnikoog (insulane: Aisterbun aŭ Oosterburen). Schiermonnikoog origine ankoraŭ havis duan vilaĝon: Westerburen, kiun en 1719 malrapide forglutis la maro.
Lingvo[redakti | redakti fonton]
La loĝantoj origine parolas dialekton kiu tre diferencas de la frisa lingvo, la insulana aŭ Schiermonnikoogs. Pro kreskantaj influoj de ekstere (inter aliaj de la turismo) la dialekto malrapide forpremiĝis de la nederlanda. Hodiaŭ restas nur ĉirkaŭ cent homoj kiuj scipovas paroli la dialekton. Ili nomas la insulon Lytje Pole, laŭvorte «Eta Herbotufo» (eta peco da grundo).
Galerio[redakti | redakti fonton]
Provinco Frislando | ![]() |
---|---|
Achtkarspelen | Ameland | Dantumadiel | De Fryske Marren | Dongeradeel | Ferwerderadiel | | Harlingen | Heerenveen | Kollumerland c.a. | Leeuwarden | Ooststellingwerf | Opsterland | Schiermonnikoog | Smallingerland | Súdwest-Fryslân | Terschelling | Tytsjerksteradiel | Vlieland | Waadhoeke | Weststellingwerf | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |