Orientfrislando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
mapo de Orientfrislando
aluvia grundo de pejzaĝo Rheiderland
la urbodomo de urbo Emden

Orientfrislando (en orientfrislande platdiĉa lingvo: Oostfreesland) estas historia regiono en la pleja nordokcidento de la federacia lando Malsupra Saksio en Germanio - okcidente de la germana regiono Oldenburgio kaj oriente de la nederlanda provinco Groningen.

Areo[redakti | redakti fonton]

Orientfrislando estas la plej nordokcidenta regiono de Germanio kaj situas borde de la Norda Maro. La regiono historie-politike konsistas el la eksterdistrikta urbo Emden kaj la distriktoj Aurich, Leer kaj Wittmund. Tiu areo konsistigas la teritorion de la eksa dukejo Orientfrislando (jaroj 1464 ĝis 1744), kiu poste ĝis la jaro 1978 pluekzistis kiel "distrikto Aurich" ene de la reĝlando Prusio kaj poste la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio. La enloĝantoj de tiu regiono daŭre nomas sin "orientfrisoj".

El geografia vidpunkto krom tiu regiono ankaŭ la distrikto Friesland kun administrejo en Jever, la eksterdistrikta urbo Wilhelmshaven kaj la komunumo Saterland - ĉiuj politike parto de la najbara regiono Oldenburgio - apartenas al Orientfrislando. Wilhelmshaven kaj la distrikto Friesland do troviĝas "oriente" de Orientfrislando. La kialo por tiu iritiga fakto estas, ke la „distrikto Frislando“ (aŭ „Oldenburga Frislando") estis la frisa parto de la regiono (ĝis 1945 granddukejo) Oldenburgio kaj tial ene de la granddukejo ekhavis sian nomon. Orientfrislando en geografia senco do estas la parto de Germanio inter la maraj enfluejoj de la riveroj Ems kaj Jade kaj ties enfluejaj golfoj Dollart kaj Jadebusen.

Pro la diferenco inter historia-politika kaj geografia difino de Orientfrislando ankaŭ la insulo Wangerooge havas ambiguan statuson: unuflanke ĝi geografie estas parto de la orientfrisaj insuloj, sed aliflanke politike-geografie ekde jarcentoj apartenas al la pejzaĝo Jeverland (la nuna distrikto Friesland) kaj ekde 1818 al Oldenburgio.

Sude la limigo de la "geografia" kaj ekde pluraj jarcentoj tradicie protestanta Orientfrislando estas la forte katolikaj distriktoj Cloppenburg kaj Emsland, kiu tradicie havas fortajn ligojn al la episkopeja urbo Münster.

Specialaĵo estas la komunumo Saterland, ĉiuflanke ĉirkaŭita de vastaj marĉoj. Ĝi laŭ kultura kaj lingva historio apartenas al Orientfrislando, sed pro sia izolita marĉa situo sude de la cetera Orientfrislando jam dum la mezepoko iĝis parto de la suda episkopejo Münster, dum Orientfrislando estis parto de la episkopejo Bremen, kiu kovris la marbordan parton de tuta nordokcidenta Germanio. La divido pluefikas hodiaŭ: La Saterland nun apartenas al la distrikto Cloppenburg. Pro la izoleco la saterfrisa lingvo, variaĵo de la frisa lingvo krome parolata en norda Nederlando (la provinco Frislando) kaj la nordokcidento de la plej norda germana federacia lando Ŝlesvig-Holstinio (la distrikto Nordfriesland), pluvivis, dum en la tuta resto de Orientfrislando inter la 15-a kaj 18-a jarcento la platdiĉa lingvo disvastiĝis kaj la frisa lingvo pereis.

La orientfrisoj malgraŭ la perdo de la frisa lingvo sentas sin parto de la frisa kulturo, kiu ligas la regionojn de norda Nederlando, nordokcidenta Germanio kaj sudokcidenta Danio ĉe la bordo de la Norda Maro.

La dum jarcentoj grava izoliĝo de la regiono pro la maro en la nordo kaj multaj marĉoj en la sudo kaŭzis kulture kaj politike tre memstaran evoluon de Orientfrislando.

Akvovojoj[redakti | redakti fonton]

historia mapo de Orientfrislando
  • riveroj
    • Ems
    • Jümme
    • Leda
    • Sagter Ems
  • kanaloj
    • kanalo Ems-Jade
    • kanalo Ems-Seitenkanal
    • kanalo Hunte-Ems
    • kanalo Elisabethfehn
    • kanalo Nordgeorgsfehn

Havenoj kun rekta konekto (sen kluzoj) al la Norda Maro ekzistas en 17 komunumoj mal-insulaj plus sur la Orientfrisaj insuloj. Plej grandas la havenoj en Emden kaj Leer. Aldona mal-mara haveno troveblas en Aurich.