Wangerooge
Wangerooge | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Friesland | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 04469 | |||||
Poŝtkodo | 26486 | |||||
Aŭtomobila kodo | FRI | |||||
Oficiala Municipokodo | 03455021 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Holger Kohls | |||||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||||
Adreso de la administrejo | Peterstraße 6 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 1214 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo 12411)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 53° 47′ N, 7° 54′ O (mapo)53.7908333333337.8991666666667Koordinatoj: 53° 47′ N, 7° 54′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 1 - 17 m | |||||
Areo | 4,97 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.wangerooge.de/ | |||||
Wangerooge estas la plej orienta el la orientfrisaj insuloj kaj samtempe politika komunumo en Germanio, kies areo kovras la insulon. Ĝi troviĝas en la distrikto Friesland de la federacia lando Malsupra Saksio. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio.
Fine de decembro 2019 la komunumo havis 1214 daŭrajn loĝantojn. Dum la somero tiu nombro dumtempe multobliĝas, kiam someraj feriantoj inundas la insulon. Tamen tio ne kaŭzas grandajn ekologiajn damaĝojn, ĉar kiel sur preskaŭ ĉiu orientfrisa insulo aŭtomobiloj estas komplete malpermesataj: elektraj aŭtetoj de la restoracioj, hoteloj kaj pensionoj transportas varojn kaj turistajn valizojn, trajneto transportas la gastojn de la ŝipo al vilaĝa stacidometo (aŭ eblas veni al flughaveneto per sportaj aviadiloj), kaj de tie la gastoj povas piediri aŭ bicikli.
fino de la piedira zono ĉe "Café Pudding"
|