Oldenburgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oldenburgio
Origina nomo Oldenburg
12-a jarcento1945 Malsupra Saksio 
Ŝlesvigo-Holstinio 
Rejnland-Palatinato 

subŝtato • historia lando • ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
6 427 km² en 1910
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
545 172 en 1925 (582 400 en majo 1939)
Nacia konsisto:
germanoj
Ŝtat-strukturo
1108–1774 graflando, 1774-1810/15 duklando, 1815/29-1918 grandduklando, 1918-1947 respubliko ("liberŝtato")
Patrina lando:
Pereo:
novembro 1946: kunigita sen la du ekslavoj) kun la landoj Hanovro, Brunsvigo kaj Ŝaŭmburgo-Lipo al la nova federacia lando Malsupra Saksio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Malsupra Saksio Malsupra Saksio
Ŝlesvigo-Holstinio Ŝlesvigo-Holstinio
Rejnland-Palatinato Rejnland-Palatinato
Historio
vdr

La regiono Oldenburgio (altgermane Oldenburger Land) estas historia landoparto de la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio. Ĝi difiniĝas laŭ la limoj de la eksa Grandduklando Oldenburg kaj posta Libera ŝtato Oldenburg, kiu ekzistis en la Germana Regno ĝis la jaro 1947. La riveroj Hunte kaj Hase [haze] trafluas la grandparte tre ebenan kaj agrikulture intense kultivitan pejzaĝon.

De nordo al sudo[redakti | redakti fonton]

Oldenburgio en la Vajmara Respubliko (1918-1933)

En la pleja nordo la regionon limigas la bordo de la Norda Maro (platgermane tiu marbordo nomatas "Waterkant", prononco pli-malpli "Vodakant"), kun Wangerooge - la plej orienta el la orientfrisaj insuloj, kun la havenurbo Wilhelmshaven kaj la margolfo Jadebusen (prononco "Jadebuzn"). Iom pli sude, en la historia urbo Jever, kreiĝas konata freŝa kaj ne-dolĉa biero, ankoraŭ iom pli sude, la regioneto Ammerland ĉirkaŭ urbo Westerstede konatas pro kreado de ĉiuspecaj kolbasoj, kaj sudoriente de la historia regiona ĉefurbo Oldenburg, ĉirkaŭ la urbo Wildeshausen viziteblas aparte imponaj monolitaj tomboj el la ŝtonepoko. Plej sude troviĝas la dua plej granda lago de Malsupra Saksio - la Dümmer, kaj la montareto Dammer Berge, kiu imponas kompare al la tute malmonta resto de la regiono, sed kies plej alta punkto, la Mordkuhlenberg, tamen ne pli altas ol 147 metrojn.

Lingvo kaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

En la historia regiono, en kiu kiel ĉie en Germanio la oficiala lingvo hodiaŭ estas la altgermana, ĝis nun relative multaj homoj flegas la platgermanan lingvon, kiu dum la mezepoko estis parolata ĉie inter Nederlando okcidente kaj Litovio oriente, plus en multaj hansaj havenurboj ekster tiu kerna lingvozono... Krome en la plej okcidenta parto de Oldenburgio, la marĉa Saterlando, parolatas lingvistike interesa dialekto de la frisa lingvo - la "saterfrisa". Multaj tradiciaj kutimoj kaj festoj de norda Germanio aparte intense flegiĝas en Oldenburgio - ekzemple la "pafistaj festoj" aŭ festenoj de brasikaĵo kaj specialaj kolbasoj, la regiona plado "Kohl un' Pinkel". Regione tipaj sportaj disciplinoj kaj en Oldenburgio kaj la najbara Orientfrislando estas Klootschießen kaj Boßeln.

La centro kaj nordo de Oldenburgio estas tradicie protestanta, kiel la tuta nordo de Germanio. La du sudaj distriktoj, Vechta kaj Cloppenburg, tamen estas katolika eksklavo kun komuna historio, kiun parte influis Oldenburgio, parte la katolika episkopa ŝtato ĉirkaŭ la urbo Münster.

Oldenburgio 1866–1937

La plej grandaj urboj de la centra parto de Oldenburgio (ĉe la Norda Maro)[redakti | redakti fonton]

Pliaj urboj kaj komunumoj en alfabeta sinsekvo[redakti | redakti fonton]

Eksklavoj Lübeck kaj Birkenfeld (ekde 1937 al Prusio)

La orienta landoparto proksime de Lubeko (ĉe la Balta Maro)[redakti | redakti fonton]

La suda landoparto proksime de Birkenfeld[redakti | redakti fonton]

panoramo de Herrstein