Lohne
| Lohne | ||||||
|
| ||||||
| urba komunumo de Germanio • Einheitsgemeinde | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
| Distrikto | Distrikto Vechta | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 04442 | |||||
| Poŝtkodo | 49393 | |||||
| Aŭtomobila kodo | VEC | |||||
| Oficiala Municipokodo | 03460006 | |||||
| Subdivido | 19 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Hans Georg Niesel | |||||
| Partio de komunumestro | CDU | |||||
| Adreso de la administrejo | Vogtstraße 26 | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 28222 (stato 2023-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 52° 40′ N, 8° 14′ O (mapo)52.6666666666678.2386111111111Koordinatoj: 52° 40′ N, 8° 14′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 44 m | |||||
| Areo | 90 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.lohne.de/ | |||||
Lohne estas eta urbo en la nordo de Germanio. Ĝi situas 40 kilometrojn norde de Osnabrück, en la federacia lando Malsupra Saksio kaj ties distrikto Vechta. Historie ĝi apartenas al la regiono Oldenburgio. Fine de decembro 2023 la urbo havis 28222 loĝantojn.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]
Międzylesie (germane ĝis 1945 Mittelwalde) en Pollando
Rixheim en Alzaco (Francio)
Esperanto en Lohne
[redakti | redakti fonton]Inter 1975 kaj 1985 Esperanto furoris en la regiono, kvar estraranoj de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) plus pluraj pliaj kunlaborantoj venis de tie, kaj interalie du grandaj someraj tendaroj de GEJ okazis en Lohne. En la urbo por GEJ aparte aktivis pluraj gefratoj el familioj Kuhl kaj Kruse.
Dum pluraj jaroj en Lohne kaj kvar pliaj komunumoj de la kampara distrikto ekzistis aktivaj lokaj grupoj de GEJ. Tio estas escepta: Kutime Esperanto en Germanio fortas preskaŭ ekskluzive en universitataj urboj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Lohne per individua motora trafiko konektiĝas al la aŭtovojo
, kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (germane)
- retejo de la urba industria muzeo (germane)
- retejo de la arta galerio Luzie Uptmoor en la muzeo (germane)
| ||||||



