Politika subdivido de la Germana Regno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dum preskaŭ sia tuta ekzisto de 1871 ĝis 1945, la Germana Regno havis federacian strukturon, konsistantan el pluraj "landoj" aŭ membro-ŝtatoj, same kiel Germanio hodiaŭ konsistas el federaciaj landoj. Nur dum la tempo de nazia Germanio (1933-1945), la tuta ŝtato estis en praktiko transformita al unueca centrisma ŝtato, kvankam surpapere la federacia strukturo pluekzistis.

Landoj de la Germana Imperiestra Regno[redakti | redakti fonton]

De 1871 ĝis la Novembra Revolucio en 1918/1919.

Reĝlandoj[redakti | redakti fonton]

Grandduklandoj[redakti | redakti fonton]

Duklandoj[redakti | redakti fonton]

Princlandoj[redakti | redakti fonton]

Urboŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

(ĝis 1918)

Landoj de la Vajmara Respubliko[redakti | redakti fonton]

Landoj de Germanio (1925)

Inter 1920 kaj 1929 la Germana Regno (Vajmara Respubliko) konsistis el 18 "landoj". Ĉiuj landoj estis (kiel la tuta federacio mem) respublikoj (Republik, Freistaat, Volksstaat ktp.), devenintaj el la antaŭaj, plejparte monarĥiaj, membro-ŝtatoj de la Germana Imperiestra Regno, escepte de nova lando Turingio (1920-1952), kiu estis nove formita el pluraj, pli malgrandaj "turingiaj ŝtatoj". En 1929, Waldeck perdis sian memstarecon kaj iĝis parto de Prusio. Dum la tempo de Nazia Germanio la du landoj Meklenburgo-Schwerin kaj Meklenburgo-Strelitz estis unuigitaj al unu lando Meklenburgo; en 1937 Lubeko iĝis parto de Prusio.


Ĉi tiu listo havas statistikaĵojn el 1925:[1]

Lando Germana nomo Areo (km²) Loĝantoj Loĝantoj/km² Ĉefurbo Estas nun
Anhalto Freistaat Anhalt 2 313,58 351 045 143 Dessau Saksio-Anhalto
Badeno Republik Baden 15 069,87 2 312 500 153 Karlsruhe Baden-Virtembergo
Bavario Freistaat Bayern 75 996,47 7 379 600 97 München Bavario, Rejnlando-Palatinato
Brunsvigo Freistaat Braunschweig 3 672,05 501 875 137 Braunschweig Malsupra Saksio
Bremeno Freie Hansestadt Bremen 257,32 338 846 1 322 Bremen Bremeno
Hamburgo Freie und Hansestadt Hamburg 415,26 1 132 523 2 775 Hamburg Hamburgo
Hesio Volksstaat Hessen 7 691,93 1 347 279 167 Darmstadt Hesio
Lipo Freistaat Lippe 1 215,16 163 648 135 Detmold Nordrejn-Vestfalio
Lubeko Freie und Hansestadt Lübeck 297,71 127 971 430 Lübeck Ŝlesvigo-Holstinio
Meklenburgo-Schwerin Freistaat Mecklenburg-Schwerin 13 126,92 674 045 51 Schwerin Meklenburgo-Antaŭpomerio
Meklenburgo-Strelitz Freistaat Mecklenburg-Strelitz 2 929,50 110 269 38 Neustrelitz Meklenburgo-Antaŭpomerio
Oldenburgio Freistaat Oldenburg 6 423,98 545 172 85 Oldenburgo Malsupra Saksio
Prusio Freistaat Preußen 291 639,93 38 120 170 131 Berlin dissolvita[2]
Saksio Freistaat Sachsen 14 986,31 4 992 320 333 Dresden Saksio
Ŝaŭmburgo-Lipo Freistaat Schaumburg-Lippe 340,30 48 046 141 Bückeburg Malsupra Saksio
Turingio Land Thüringen 11 176,78 1 607 329 137 Weimar Turingio
Waldeck Freistaat Waldeck 1 055,43 55 816 53 Arolsen Hesio
Virtembergo Freier Volksstaat Württemberg 19 507,63 2 580 235 132 Stuttgart Baden-Virtembergo
Sarlando Saargebiet[3] 1 910,49 768 000 402 Saarbrücken Sarlando
Germana Regno Deutsches Reich 468 116,13 62 410 619 134 Berlin Federacio Respubliko Germanio

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Beckmanns Welt-Lexikon und Welt-Atlas. Verlagsanstalt Otto Beckmann, Leipzig–Wien 1931.
  2. La lando Prusio estis en 1945/47 dissolvita kaj ĝia teritorio dividita al pluraj nunaj federaciaj landoj; vidu: Provincoj de Prusio
  3. La Sar-regiono estis laŭ internacia juro parto de la Germana Regno, sed estis de 1920 ĝis 1935 administrata de la Ligo de Nacioj.