Saltu al enhavo

Lemwerder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lemwerder
Blazono
Lemwerder (Germanio)
Lemwerder (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio • Einheitsgemeinde
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Wesermarsch
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 0421
Poŝtkodo 27809
Aŭtomobila kodo BRA
Oficiala Municipokodo 03461006
Subdivido 5 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Hans-Joachim Beckmann
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Stedinger Str. 51
Demografio
Loĝantaro 6933 (stato 2023-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 53° 10′ N, 8° 37′ O (mapo)53.1666666666678.6166666666667Koordinatoj: 53° 10′ N, 8° 37′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 1 m
Areo 36,38 km²
Oficiala retejo https://www.lemwerder.de/
vdr

Lemwerder estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wesermarsch de la federacia lando Malsupra Saksio. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio. Fine de decembro 2023 la komunumo havis 6933 loĝantojn. La komunuma teritorio senpere limas al la pli granda urbo Bremeno kaj konsidereblas okcidenta antaŭurbo de la urbego.

En la komunuma teritorio, borde de la rivero Weser troveblas pluraj grandaj ŝipfarejoj, kiuj estas signifa parto de la komunuma ekonomio.

Rilatoj al Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En Lemwerder interalie loĝas la esperantista paro Franz Kruse, eksa prezidanto de Germana Esperanto-Junularo kaj estrarano de Germana Esperanto-Asocio, kaj Elisabeth Kuhl-Kruse, eksa estraranino de Germana Esperanto-Junularo, kun tri jam plenkreskaj esperantistaj infanoj.

panorama turo en Lemwerder