Saltu al enhavo

Elisabeth Kuhl-Kruse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elisabeth Kuhl-Kruse
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1958 (1958-05-09) (67-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Elisabeth KUHL-KRUSE (naskiĝis la  9-an de majo 1958 (nun 1958-05-09), do nun 67-jara, denaska nomo Elisabeth Kuhl), estas germana esperantistino. Ŝi pasigis siajn lernejajn jarojn en Lohne, Malsupra Saksio, kie ŝi kun la posta edzo Franz Kruse kaj iuj amikoj en tute malurba regiono starigis reton da junularaj esperantistaj kursoj kaj renkontiĝoj ĝis nun antaŭe kaj poste ne ripetitan en Germanio. La loka aktivado daŭriĝis ankaŭ post kiam Elisabeth kaj Franz iris studi en Darmstadt kaj loĝis proksime de la studurbo en Roßdorf (Elisabeth studis socian pedagogion en la urba fakaltlernejo). Dum longa periodo de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ŝi estis la motoro de la organiza komitato de la Internaciaj Seminarioj, kaj servis kiel estrarano pri renkontiĝoj de GEJ. Post la studaj jaroj la paro retranslokiĝis al norda Germanio, al Bremeno, kaj poste al la apuda loĝloko Lemwerder, kie ili kreskigis filon kaj pli junajn filinajn ĝemelojn.[1]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. germanlingva artikolo pri la familio de 2002 en la gazeto Weser Kurier longe legeblis en la retejo esperanto.de, sed ekde 2024 ne plu, kaj ne estis arkivigita en archive.org, sed la informoj prenitaj de tie tamen ankoraŭ veras
  2. La televida programo de Radio Bremen, kiu tiel pozitive skizis Esperanton en oktobro 2022, nomiĝas "Buten un Binnen", platgermane por "ekster kaj en la regiono", kvazaŭ "tutmonde kaj hejme" - bona kadra slogano por prezento de Esperanto...