Gerald Roemer
Aspekto
| Gerald Roemer | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1953 (72-jaraĝa) |
| Lingvoj | germana • Esperanto |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto inĝeniero |
Gerald ROEMER (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1953, do nun 72-jara) estas germana esperantisto kaj inĝeniero. Fine de la 1970-aj kaj komence de la 1980-aj jaroj li estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo respondeca pri financoj kaj havigo de ŝtataj subvencioj aparte por la Internacia Seminario. Poste li plurajn jarojn ankaŭ funkciis kiel kasisto de Hamburga Esperanto-Societo. En pluraj IS-oj li estis altestimata preleganto kaj tema kontribuanto. Li daŭre loĝas en Hamburgo kaj ĝis la pensiiĝo estis fakulo pri urboplanado en la urba administradejo.

