Idilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En poezio, idilio[1] (antikve-greke εἰδύλλιον, eidullion, latine īdyllium) estas mallonga poemo pri kampara vivo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La idilio estas mallonga poemo, verkita en simpla stilo, kaj tipe priskribas la tradician vivon de kamparanoj — speciale, paŝtistoj.

Kelkfoje, la termino estas vaste uzata por alispecaj artaĵoj pri kampara vivo, kiel pentraĵojmuziko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĝenro idilio estis inventita de la helena poeto Teokrito en la 3-a jarcento a.K. Teokrito verkis poemaron La Idiloj, pri paŝtista vivo en antikva Grekio, malsame ol Homero, kiu verkis longajn poemojn (epopeojn) pri militoj kj herooj.

Poste, la Romiaj poetoj Vergilio kaj Katulo latine imitis la stilon de Teokrito. Dum kaj post renesanco, multaj Eŭropaj poetoj verkis idiliojn: itallingve, Torquato Tasso, Sannazaro, kaj Leopardi; anglalingve, Alfred Tennyson, kiu verkis la idiliciklon Idilioj de la Reĝo (angle Idylls of the King); germanlingve, Friedrich Nietzsche, kiu verkis ok idiliojn en sia poemaro Idilioj el Mesino (germane Idyllen aus Messina).

Referencoj[redakti | redakti fonton]