Veterana Esperantista Klubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Veterana Esperantista Klubo (VEK) estas Esperanto-klubo, kies membroj ĉiuj estas minimume dum kvardek jaroj esperantistoj. Ĝi estis fondita en 1949 (vd. Maurice Lewin).

Membro kun minimume kvindekjara esperantisteco nomiĝas jubileano kaj la membro, kiu esperantistiĝis plej frue, estas la dojeno de VEK.

Celoj[redakti | redakti fonton]

VEK pasivas jam de pluraj jaroj. Pro tio oni decidis, provi reaktivigi ĝin kun novaj, utilaj celoj: krei arkivon de homoj, kies profundaj spertoj pri la lingvo kaj la movado povas esti utilaj por doni informojn kaj konsilojn al la nunaj gvidantoj de la movado kaj ties historiistoj.