Kollegium Borromaeum Salzburg
Aspekto
Kollegium Borromaeum Salzburg | |||
---|---|---|---|
gimnazio • kultura havaĵo | |||
Situo | |||
Ŝtato | Aŭstrio | ||
Koordinatoj | 47° 48′ 2″ N, 13° 3′ 51″ O (mapo)47.800613.0642Koordinatoj: 47° 48′ 2″ N, 13° 3′ 51″ O (mapo) | ||
| |||
Retejo | Oficiala retejo | ||
La gimnazio Kollegium Borromäum Salzburg estas ĉefepiskopa privata gimnazio en Salcburgo. Ĝi apartenas al la Ĉefepiskopujo Salcburgo fondite fare de lia ĉefepiskopa moŝto Friedrich zu Schwarzenberg.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1849 la ekde 1836 ekzistanta ĉefepiskopa konvento (convictus) pligrandiĝis per propra lernejo, la t.n. "Collegium Borromaeum" en la Graf-Lodron-Laterano-Primogenitur-Palaco (hodiaŭ estas la konservatorio Mozarteum). Ŝtata agnosko fariĝis en 1879. En 1910 ĝi translokiĝis en la bienojn de Arenberg en la urboparto Parsch. Dum la nazia tempo, en 1939 ĝi fariĝis nazia lernejo nomata "NS-Erziehungsanstalt Kreuzberg". En 1946 reinaŭguriĝis la lernejo kaj rekomencis la instruado katolika. Dum 2002 kaj 2006 oni restaŭris la ejojn.
Lernintoj
[redakti | redakti fonton]- Alois Winkler, ministroprezidanto de Salcburgio kaj pastro
- Anselm Peter Schwab, teologo
- Franz Wesenauer, pastro kaj eldonisto
- Hans Spatzenegger, arkivisto kaj juristo
- Johann Madersbacher, pastro kaj dekano
- Johann Schmiderer, teologo kaj verkisto