Johann Schmiderer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La pilgrimadlokoj Maria Kirchental en Pinzgau, kie Schmiderer estis seminariestro.

Johano SCHMIDERER (naskiĝinta en 1868 en Bairau ĉe Lofer, mortinta en 1944) estis aŭstra verkisto.

Li estis lernanto ĉe la renomita ĉefepiskopa gimnazio Borromaeum en Salcburgo, sacerdotiĝis en 1892 kaj fariĝis samloke katedrala ĉefpredikisto en 1908 por dek jaroj. Dum 1918-1938 li estis ĉefpastro en la pilgrimadparoĥejo de Maria Kirchental en St. Martin bei Lofer.

Kiel verkisto li prikantis per multaj kantoj sian hejmregionon. Multaj poemoj publikiĝis en la Deutscher Hausschatz, en la Rupertikalender kaj en diversaj edifaj gazetoj. Li estas kvazaŭ pioniro en la neartaĉa, nekiĉa edifa literaturo por la junularo katolika, kie li kunigis spiritaĵojn kun spiroraba romana agado[1].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hans von Bairau, Aus meinen Zwanzigerjahren, 1905
  • Vom Singen der Achen (antologio parte dialekta, ekz. Da Mond, Andreas Hofers letzter Brief, An Anton Faistauer, Im Untersberg)
  • Am Tische des Herrn (historioj por junuloj)
  • Tauerngold
  • Salzburger Geschichten

Pruvoj[redakti | redakti fonton]

  1. Josef Lahnsteiner, Mitterpinzgau, memeldono, Hollersbach 1980, p. 410