Deutscher Hausschatz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deutscher Hausschatz, 1878

Deutscher Hausschatz estis dum kulturbatalo fondita revuo kiu estu katolika alternativo al Die Gartenlaube.

Historio[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ tiu ĉi presaĵo nombriĝis inter la plej disvastigitaj germanlingvaj periodaĵoj. Ĝi aperis sub diversaj titoloj kaj kun pluraj interrompoj po unu fojo por semajno inter 1873 kaj 1953 en la ratisbona eldonejo de Friedrich Pustet. Ĝi nomiĝis ĝis 1910 Deutscher Hausschatz in Wort und Bild, de oktobro 1910 Deutscher Hausschatz – Illustrierte Familienzeitschrift. La posteula produkto titoliĝis nur simple Hausschatz (inter 1953 kaj 1960).

La gazeto ĝisoste katolikisma propagandis kaj konservativismon de valoroj. Eldonisto Alfons Heilmann skribis en septembro 1934:

„Schuld an der Flucht so vieler Mädchen und jungen Frauen aus der Häuslichkeit trug auch die mit dem modernen Vergnügungsleben eingerissene Auffassung, das stille, selbstlose, sorgenvolle Walten der Mutter in Haushalt und Familie sei langweilig, entwürdigend und abstumpfend. [...] Aber haben nicht Millionen von tüchtigen, vollwertigen Frauen aller Jahrhunderte in der Betreuung ihrer Familie volle Befriedigung und beglückenden Lebensinhalt gefunden?“[1]

Frua kaj regula kontribuanto estis la protestanto furorverkisto Karl May. De li oni publikigis inter 1879 kaj 1898 kaj denove inter 1907 kaj 1909 multajn vojaĝromanojn, i.a. la t.n. orientan ciklon (1881-1888). Pioniris ĝi per la altega kvalito de ilustraĵoj kiujn de ĉ. 1900 anstataŭis fotoj.

La germana vorto Hausschatz, do hejma trezoro ĝenerale en la 19-a jarcento desegnis literaturon kaj muzikon bonkvalitajn. Multaj monografioj entitole portis la vorton Hausschatz, ekz. Neuer deutscher Hausschatz für Freunde der Künste und Wissenschaften de 1864,[2] Neuer poetischer Hausschatz de 1880,[3] Humoristischer Hausschatz de Wilhelm Busch[4]Hausschatz des Wissens – Entwicklungsgeschichte der Natur de 1896.[5]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traduko: Kulpas pri la fuĝo de multaj knabinoj kaj junaj virinoj el hejmecaj medioj la moda pensado ke la trankvila kaj zorgema agadoj de patrino en familio estas enuiga kaj debiliga. - Vere, ĉu ne dum jarcentoj milionoj da laboremaj, centprocente valoraj virinoj trovis en la prifamilia okupiĝo kontentigon kaj feliĉigan vivosencon?
  2. Herrmann Joseph Landau: Neuer deutschen Hausschatz für Freunde der Künste und Wissenschaften, Prago 1864
  3. G. Emil Barthel: Neuer poetischer Hausschatz, Halle (Saale), 1880
  4. Wilhelm Busch: Humoristischer Hausschatz mit 1500 Bildern, 13-a eldono, München 1904
  5. Wilhelm Bölsche: Hausschatz des Wissens – Entwicklungsgeschichte der Natur, Berlin 1896