Maria Kirchental

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Maria Kirchental
Sankt Martin bei Lofer Maria Kirchental Wallfahrtskirche-9778.jpg

LandoAŭstrio
SituoSankt Martin bei Lofer
- koordinatoj47° 33′ 39″ N, 12° 41′ 18″ O (mapo)47.560812.6883Koordinatoj: 47° 33′ 39″ N, 12° 41′ 18″ O (mapo)

Maria Kirchental
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Wallfahrtskirche, Maria Kirchental [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Aspekto de la preĝejo por la montogrimpantoj venantaj el Lofer
Ŝildo por pilgrimantoj montrante la vojon je Kirchental, ĉe Hirschbichl-trapasejo

Maria Kirchental estas katolika pilgrimadloko surmonte je alteco de 827 metroj en Sankt Martin bei Lofer, Aŭstrio.

La arĥitektura juvelo baroka konstruiĝis laŭ la planoj de la famkonata aŭstra arĥitekto Johann Bernhard Fischer von Erlach dum la jaroj 1694-1701. Atentigu en la preĝejo la plej grava kolekto de ne tute 1500 votaj bildoj (fino de la 17-a ĝiĝ mezo de la 19-a jc.) kaj aĵoj por estonta aŭ estinta resaniĝo de la fideluloj. Ĉi tie vivis kaj deĵoris 20 jarojn la verkisto de edifa literaturo Johann Schmiderer.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

Arkiepiskopo Johann Ernst von Thun und Hohenstein komisiis la preĝejan starigon post kiam mirakloj fariĝis surloke. Surlokis ekde 1670 ligna arbarkapelo. Ĉefkonstruisto Stefan Millinger responsis pri la konstruobservado. La graca Mario-bildo faritis fare de nekonatulo antaŭ 1450, pri madono kaj la Jesuo-bebo kun kardelo[1] enmmane. Antaŭe (ĝis 1689) troviĝis la bildo en la paroĥuja kirko de St. Martin bei Lofer kiu tiujn jarojn barokiĝis kaj ne plu bezonis la gotikan bildon. La bildmontenportant estis la kamparano Rupert Schmuck. Lia ĉefepikopa moŝto mem metis kronon sur la pentrita Mario-kapo en la 13.10.1691.

Maldekstre flankaltare admireblas belega pentraĵo el la 1719-a jaro de la salcburga kortega pentristo Jakob Zanusi pri etulino Anna kaj ŝia Sankta Joakimo. Ankaŭ la Dipatrino, ŝia filino, ĉi-tieas. Gravas ekser tio figuro de la dolorplena Jesuo el la ateliero de Johann Meinrad Guggenbichler (komenco de la 18-a jarcento). La predikejon faris F. Lamberg (1707) kiu havas statuojn de la kvar evangeliistoj (G. Mayr, 1709). Krome el la komenco de la 18-a jarcento estas grupo de krucumitoj kun Mario kaj Johano malsupre de la kruco kaj skulptaĵo de Johano Nepomuka.

Gravas ankaŭ la orgeno enkirka.

Domo de spirita retiriĝo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1982 tuj apud la kirko troviĝas ejo de spirita retiriĝo Haus der Besinnung en la iama sakristianejo kaj porsacerdotejo. Ĝin tenadas la Misiisto de la Sankta Koro de Jesuo (MSC) el Salcburgo kun la Misiistinoj de Kristo (MC) el Freilassing. Ofertatas dumsemajfinaj rondoj de edifo, renkontiĝo, plukleriĝo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gugitz, Gustav: Österreichs Gnadenstätten in Kult und Brauch. Ein topographisches Handbuch zur religiösen Volkskunde in fünf Bänden, Band 5, Wien 1958.
  • Johannes Neuhardt (eld.): Salzburgs Wallfahrten in Kult und Brauch. Katalog der 11. Sonderschau des Dommuseums zu Salzburg, Salzburg 1986.
  • Neuhardt, Johannes: Wallfahrten im Erzbistum Salzburg, München und Zürich 1982.
  • Roman Schmeißner: Orgelbau in Salzburger Wallfahrtskirchen, Duisburg & Köln: WiKu-Verlag 2015, ISBN 978-3-86553-446-0
  • Rupert Struber: Priesterkorrektionsanstalten in der Erzdiözese Salzburg im 18. und 19. Jahrhundert. Wissenschaft und Religion, Frankfurt am Main 2004
  • [[Karl Unger: Maria Kirchental, ohne Herausgeber, Salzburg 2007, Christliche Kunststätten Österreichs Nr. 393; dua eldono surrete[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La ruĝaj kapplumoj de tiu ĉi birdo simbolas la ofero-morton de la Savinto.