Josef Lahnsteiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bramberg am Wildkogel, naskiĝloko de Lahnsteiner; foto de 1965

Josef Lahnsteiner (naskiĝinta la 10-an de januaro 1882 en Bramberg am Wildkogel, mortinta samloke la 14-an de septembro 1971) estis aŭstra pilgrimadpastro, preĝejkonstruanto kaj regionhistoriisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de la forstisto Ignaz Lahnsteiner kaj de lia edzino Frau Juliana (fraŭline: Grießenauer) En la 16.7.1905 li ordinitis pastro kaj celebris la unuan sanktan meson en Hollersbach im Pinzgau. Post la ordinado en 1905 li iĝis subpastro en Altenmarkt im Pongau. En 1909 li iĝis provizora paroĥestro en Forstau, en 1911 orda paroĥestro tie. En 1929 li fariĝis paroĥestro de Seeham kie li aktivis ĝis 1939 kaj kie li komisiis en 1931 la novkonstruon de la Kirko Sankta Johano la Baptisto.

Kiam la preĝejo de Forstau tie proksime bruliĝis, li komisiiĝis per la tasko rekonstrui ĝin. Sed ankaŭ lia sekvonta laborloko en 1929 en Seeham konfirmis lian rolon kiel kirkoarkitekto, kie li sukcesis kolekti la nekredeblan sumon de 188.000 ŝilingoj dum ekonomie ne facilaj tempoj. Li neniam forgesis sian ĉefan devon, la animzorgadon, kaj klopode strebis al la pluevoluigo de la katolika gazetaro kiel evangelizilo. Same la riĉan popolpiecan trezoron de montaj pilgrimadoj, kiujn li ofte partoprenis, li taksis konservinda respektive reviviginda. En 1933 li iĝis kanoniko en Mattsee, en 1946 honora Subgardisto de la Katedralo, kaj finfine la papo Paŭlo la 6-a nomigis lin monsinjoro. Li mortis en aŭtomobila akcidento en 1971.

Kreada historiista laboro[redakti | redakti fonton]

La pastra moŝto kaj historiisto Jozefo Dürlinger estis influinta sian adepton Lahnsteiner jam kiel studento, precipe per la volumo "Pinzgau". Sekve Lahnsteiner ekintencis ne nur fervore kolekti ĉiujn presaĵojn kun Salcburga rilato sed krome plani iun eldonon en komune komprenebla maniero por la granda publiko sen neglekto de historia veremo kaj indiko de kontroleblaj citaĵoj. Tio sukcesis la jarojn 1956-1962, kiam la Subdistrikto Zell am See prezentiĝis en la tri partoj "Oberpinzgau, Mitterpinzgau kaj Unterpinzgau". Krom la laboro kiel verkisto li instigis la malfermon de regionaj muzeoj kaj la revivigon de forgesitaj moroj, ekz. de la dancado de la t.n. Tresterer en la komunumo Stuhlfelden.

Por la donacado de grafikaĵoj, moneroj, libroj, alpaj juvelŝtonoj al diversaj ĉefdiocezaj institucioj Lahnsteiner - fare de la ĉefepiskopo - ege laŭdiĝis kaj akceptis dumvivan renton por sia fratino Julia kiu estis prizorganta lin la tutan tempon.

La antaŭ mallonge nove establita arĥivo de la salcburga ĉefepiskopejo en la domo "Kardinal Schwarzenberg" entenas la kompletan bibliotekon kaj kolekton de grafikaĵoj de Lahnsteiner, inter kio pli ol 11.000 fontindikojn nur por la tre supre menciitaj Pinzgau-volumoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Erinnerungsschrift zur Einweihung der Kirche in Seeham am 11. Oktober 1931. Salzburg (Zaunrith) 1931.
  • 1000 Jahre Taxenbach. Festschrift, Taxenbach (eldonis la paroĥujo) 1952.
  • Maria Alm, Salzburg. Salzburg (St. Peter) 1958.
  • Unterpinzgau. Zell am See, Taxenbach, Rauris. Geschichtlich und heimatkundlich beschrieben, Hollersbach, Selbstverlag 1960
  • Oberpinzgau von Krimml bis Kaprun. Eine Sammlung geschichtlicher, kunsthistorischer und heimatkundlicher Notizen für die Freunde der Heimat, Hollersbach, Selbstverlag 1956
  • Mitterpinzgau – Saalbach, Saalfelden, Lofer, Selbstverlag, Hollersbach 1962
  • 1000 Jahre Taxenbach: Festschrift, Taxenbach, Dekanatpfarramt (1952)
  • Ur- und Pfarrgeschichte Stuhlfelden. Salzburg (eldonis la Arkiepiskopa animzorgoficejo) 1963.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]