Friedrich zu Schwarzenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Friedrich zu Schwarzenberg
ĉefepiskopo de Salcburgo kaj Prago
Schwarzenberg.jpg
Blazono dum lia praga ĉefepiskopeco
Blazono dum lia praga ĉefepiskopeco
Ceteraj titoloj kardinalo
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1809 (1809-04-06)
en Vieno
Morto 27-an de marto 1885 (1885-03-27) (75-jara)
en Vieno
Tombo Katedralo de sankta Vito [#]
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Familio
Dinastio Schwarzenberg
Patro Joseph Schwarzenberg [#]
Patrino Pauline von Arenberg [#]
Gefratoj Marie Eleonora of Windisch-Graetz • Prince Felix of Schwarzenberg • Johann Adolf von Schwarzenberg [#]
Profesio
Okupo verkisto • katolika sacerdoto • Romkatolika diakono [#]
Princĉefepiskopo de Salcburgo Wappen Erzbistum Salzburg.png
Regado 1835-50
Antaŭulo Augustin Josef Gruber
Sekvanto Maximilian Joseph von Tarnóczy
Ĉefepiskopo de Prago Wappen Erzbistum Prag.png
Regado 1849-85
Antaŭulo Alois Joseph Schrenck von Notzing
Sekvanto Franziskus Kardinal von Paula Schönborn
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Friedrich Johann Joseph Cölestin Fürst zu Schwarzenberg (naskiĝinta la 6-an de aprilo 1809 en Vieno, mortinta la 27-an de marto 1885 samloke) estis aŭstra kardinalo kaj ĉefepiskopo de Salcburgo (1835-50) kaj de Prago (1849-85).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Friedrich estis la filo de princo Jozefo la 2-a (Schwarzenberg) kaj de Pauline dukino de Arenberg. Unu liaj fratoj estis la aŭstria ministroprezidanto Felix zu Schwarzenberg, la plej maljuna frato estis Johano Adolfo la 2-a (Schwarzenberg). Li studis filozofion kaj jursciencojn, poste teologion en Vieno kaj Salzburg. En la 25.7.1833 Schwarzenberg ordinitis pastro en Salzburg. En la 23.9.1835 li nomumitis salcburga ĉefepiskopo kun papa konfirmo de februaro 1836. En la 1.5.1836 li konsekritis episkopecen fare de la episkopo de Trento Johann Nepomuk von Tschiderer. Dum la deĵorado salcburga Schwarzenberg engaĝiĝis pri la nuligo de diversaj kontraŭekleziaj reformoj de imperiestro Jozefo la 2-a. Li fondis la porknaban seminarion Kollegium Borromaeum Salzburg kiu poste translokigitis al la urbokvartalo Parsch, kaj malsanulejon en Schwarzach im Pongau. Krome li apogis la kontraŭleĝan forpelon de protestantoj el la tirola Zillertal-valo.

En la 24.1.1842 papo Gregorio la 16-a kardinaligis Friedrich zu Schwarzenberg. Estante kardinala pastro li ricevis en Romo la titularan Preĝejon Sankta Aŭgusteno sur la Marsa Kampo. En 1845 li pompe ricevitis kiel papa legato okaze de la datreveno 300-a de la Koncilio de Trento fare de la surloka princepiskopo Johann Nepomuk von Tschiderer.[1]

En la 5.11. 1848, okaze de reunuiĝo de la germana episkoparo, Schwarzenberg portis tra la centro de Würzburg monstrancon. En la tiea katedralo li ĉefcelebris dankan meson.[2] En la 13.12.1849 li nomumitis ĉefepiskopo de Prago; papa konfirmo venis en la 20.5.1850 kaj endeĵora enkonduko en la 15.8.1850. Schwarzenberg membris al la bohemia Supera parlamenta ĉambro kaj gvidis la bohemian porklerikan-feŭdan partion. Li krome tre subtenis artistojn kaj scienculojn. En 1859 li fondis societon amikaran por la finkonstruo de la praga Vito-katedralo; konstrufino definitiva estis en 1928. Prage li fondis diversajn aliajn bonfarajn societojn kaj apogis la konstruon de la Kapelo Sanktaj Cirilo kaj Metodio en Karlín (Prago). Dum la Unua Vatikana koncilio li komence malfavoris la dogmon pri la papa neeraripovo, al kio li poste tamen kapjesis. En 1861 li subtenis la volon de multoj ke Francisko Jozefo la 1-a proklamiĝu finfine bohemia reĝo kaj karesis homojn intencantajn instali ĉeĥlingvan universitaton: nur la teologio restu, pro la malseparebla universaleco de la katolika eklezio, unulingva.

Schwarzenberg ankaŭ ŝategis alpinismon. Li grimpis i.a. sur Großes Wiesbachhorn (Hohe Tauern) kaj kabano tuj malsupre situanta nomitis por li Schwarzenberghütte. En Prago li volonte rezignis pri diversaj privilegioj episkopaj; li ricevis la Reĝan hungaran Stefano-ordenon krome. Karel Havlíček Borovský menciis lin kaj Felix Schwarzenberg en la Kanto de la ĉeĥoj de 1850.[3] Li entombigitis en la Katedralo de sankta Vito. La skulptaĵo bronza surtomba estas de J. Myslbek.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Augsburger Postzeitung Nr. 344 de la 10.12.1845, p. 1374
  2. Wolfgang Weiß: Die katholische Kirche im 19. Jahrhundert. En: Ulrich Wagner (eld.): Geschichte der Stadt Würzburg. 4 Bände, Band I-III/2, Theiss, Stuttgart 2001–2007; III/1–2: Vom Übergang an Bayern bis zum 21. Jahrhundert. 2007, ISBN 978-3-8062-1478-9, p. 430–449 kaj 1303, ĉi tie: p. 437.
  3. Teksto ĉe Vikifontaro: Píseň Čechů r. 1850.: Zle, matičko, zle! Švarcenberci zde: jeden, ten je generál, a druhý je kardinál; zle, matičko, zle! // Zle, matičko, zle! Švarcenberci zde: jeden drží karabáč, druhý říká »Otčenáš«; zle, matičko, zle! // Zle, matičko, zle! Švarcenberci zde: jeden, ten je arcibiskup, a druhý je taky ......., zle matičko, zle!