Gregorio la 16-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Papo
Gregorio la 16-a
PopeGregoryXVI.jpg
Naskonomo Bartolomeo Alberto Mauro Cappellari
Komenco de pontifiko 2-a de februaro 1831
Fino de pontifiko 1-a de junio 1846
Antaŭulo Pio la 8-a
Sekvanto Pio la 9-a
Dato de naskiĝo 18-a de septembro 1765
Loko de naskiĝo Belluno, Italio
Dato de morto 1-a de junio 1846
Loko de morto Romo, Italio
v  d  r
Information icon.svg

Gregorio la 16-a, naskita la 16-an de septembro 1765 en Belluno kun la nomo Bartolommeo Alberto Cappellari, estis papo de la 5-a de februaro 1831 ĝis la 1-a de junio 1846, kiam li mortis en Romo. Li estis romualdano.

La konklavo por lia elekto daŭris sufiĉe longe; laŭ iuj 54 aŭ 64 tagojn; ĝi finiĝis la 2-an de februaro 1831. Antaŭ sia elekto Gregorio estis ne episkopo, sed monaĥeja abato (eklezie samranga al episkopo, sed ne al kardinalo). Li estis la lasta ne-episkopo, kiu estis elektita kiel papo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Cappellari aliĝis al la monakejo romualdana de Murano kaj iĝis ties abato. Li gajnis bonajn sciojn pri orientaj lingvoj. Lia verko »Trionfo della Santa Sede«, kiu tradukitis en multajn lingvojn, kaŭzis lian ordenestrigon. Papo Leono la 12-a nomumis lin en 1826 kardinalo kaj igis lin ĉefon de la Papa Kongregacio por la evangelizado de la popoloj.

Post la finfaro de la konkordato kun Nederlando (ankoraŭ dum la regado de Leono la 12-a) la papo Pio la 8-a nomumis Cappellari la ĉefintertraktanto kun la prusoj. Temis pri reguligo de geedzecoj inter katolikoj kaj protestantoj.

Atingoj kaj karaktero[redakti | redakti fonton]

Kvankam Cappellari persone estis modesta kaj bonhumora li enkondukis, post la papiĝo, tre malmodernajn tendencojn en la Papan Ŝtaton favorante la jezuitojn. Ribeloj baldaŭ finigitis kun helpo de aŭstraj trupoj. La de aliaj eŭropaj registaroj rekomendita plimodernigo de la Papa Ŝtato ne okazis. En 1832 sekvis nova ribelo; pro denova aŭstra helpo trupoj el Franclando sekve okupis Ancona. La sekvajn jarojn alternis rebeletoj, amnestietoj, plirigidigoj. Ĉirkaŭ 2000 politikaj arestitoj salajritis je la fino de la regado de Gregorio la 16-a.

Gregorio ankaŭ havis multkostajn elspezojn ekz. por akvokondukilo ĉe Tivoli, por la finkonstruo de la Paŭlo-kirko. Inverse li meritis pri la ordigo de la artkolektoj papaj kaj la malfermigo de la Vatikana biblioteko por esploristoj. Ultramontanismo kreskis dum lia regado.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, p. 269, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]