Leono la 12-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Papo
Leono la 12-a
LeoXII.jpg
Naskonomo Annibale Francesco della Genga
Komenco de pontifiko 18-a de septembro 1823
Fino de pontifiko 10-a de februaro 1829
Antaŭulo Pio la 7-a
Sekvanto Pio la 8-a
Dato de naskiĝo 22-a de aŭgusto 1760
Loko de naskiĝo GengaSpoleto, Italio
Dato de morto 10-a de februaro 1829
Loko de morto Romo, Italio
v  d  r
Information icon.svg

Leono la 12-a, naskita kiel Annibale Sermattei della Genga la 22-an de aŭgusto 1760 en La Genga proksime de Ancona, estis papo de 1823 ĝis sia morto en Romo la 10-an de februaro 1829.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Genga ordinitis en 1783 kaj iĝis poste sekreta ĉambristo de Pio la 6-a. En 1793 li iĝis titulara episkopo de Tiro, en 1794 apostola nuncio en Augsburg, en 1805 nuncio ĉe la germana Reichstag en Ratisbono, en 1816 kardinalo kaj episkopo de Sinigaglia. Post la morto de Pio la 6-a li elektitis papo en la 28.9.1823.

Komence li ovacitis, sed baldaŭ li ekmalamatis pro lia koleriĝemo kaj severeco. Li redonis al la jezuitoj la iaman kolegion kun la Kirko Sankta Ignaco, la muzeon kaj la oratoriejon. Krome Leono reinstalis la prizonojn de la Inkvizicio. La rilaton de la Eklezio al la ŝtato en la regiono de la Supra Rejno li ordonis en 1827 per la buleo »Ad dominici gregis custodiam«; la emancipiĝon de la katolikoj en Britio li preparis ankaŭ. En la Papa Ŝtato li reformis la administracion, la jursistemon civilan kaj tribunalajn impostojn, la eduksistemon. Krome li konstruigis multajn malsanulejojn.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En la Baziliko Sankta Petro faritis por li marmoran monumenton de Bertel Thorvaldsen.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]