Alois Winkler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alois Winkler
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1838 (1838-01-17)
en Waidring
Morto 11-an de junio 1925 (1925-06-11) (87-jaraĝa)
en Salcburgo
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • politikisto
vdr

Alois WINKLER (naskiĝinta la 7-an de junio 1838 en Waidring/Distrikto Kufstein, mortinta la 11-an de junio 1925 en Salcburgo[1]) estis aŭstra politikisto kaj romkatolika pastro. Multajn jarojn li estis deputito en la landa parlamento kaj ministroprezidanto de Salcburgio.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el granda kamparana familio li rajtis frekventi la Borromäum-gimnazion. Li ricevis en januaro 1860 la tonsuron, iĝis en julio 1863 subdiakono kaj post kvar jaroj da studoj en la porpastra seminario de Salcburgo okazis en la 26.7.1863 en la katedralo de Salcburgo la ordinacio je sacerdoteco fare de lia arkiepiskopa moŝto Maximilian Joseph von Tarnóczy. Poste Winkler nomumiĝis helppastro en Erl/Distrikto Kufstein kaj ekde 1866 li laboris en Söll/Distrikto Kufstein kaj Brixlegg/Distrikto Kufstein. Tie li kunfondis societon engaĝiĝantan por pasionaj teatraĵoj. En 1870 li sekvis vokiĝon je helppastreco al Mittersill kiel li dum du jaroj suferis je tifo. En septembro 1876 li fariĝis prebenda pastro en Radstadt kaj en la februaro 1890 dekano de Altenmarkt im Pongau. Tiam li ricevis ankaŭ la titolon de spirita konsilisto. En novembro 1894 oni venigis lin en la kapitulon salcburgan; en majo 1908 fariĝis li kuratoro katedrala (summus custos). Investis lin kardinalo Johannes Baptist Katschthaler en septembro 1911 kiel lernejinspektisto (magister scholarum).

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

En 1878 Winkler estis elektita je la urba konsilio de Radstadt kaj samjare li iĝis por la konservativa katolika partio CSP parlamentano en Salcburgo. En 1884 oni vokis lin kiel rezervan kandidaton en la Landan ekspertaron. En septembro 1896 li deputitis ankaŭ je Reichstag-parlamento en Vieno.

Ekde 1887 li estis eldonisto de la katolika taggazeto Salzburger Chronik kaj inter januaro 1897 kaj decembro 1902 kaj denove inter julio 1909 kaj aprilo 1919 ministroprezidanto de Salcburgio; la intertempajn periodojn li estis vica ministroprezidanto. Lia fokuso estis sur la ordigo de financoj kaj la starigo de prizorgejoj, ekz. en 1898 por surdmutuloj (Taubstummenanstalt); por tuberkulozuloj (Volksverein zur Bekämpfung der Tuberkulose im Kronlande Salzburg) kreigis lin sanatorion je Grafenhof en Sankt Veit im Pongau. Eĉ post disfalo de la Danuba monarkio li restis sampostene kaj en la aĝo de 80 jaroj li sukcese regarantiis bonan funkcion de la revolucia landa parlamento. Sekve en la 29.11.1918 li, tiam jam respublike, estis elektita denove ministroprezidanto. Bonege li manaĝeris en Salcburgio la senĝenatan transiron de monarkio al respubliko. Lia tombo estas en la kapitulana kripo de la Salcburga katedralo.

Honoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1886: honora civitano de Kuchl[3]
  • 1907: prosinoda ekzamenisto
  • 1912: papa doma prelato
  • 1913: vera sekreta konsilisto de lia moŝto imperiestra
  • ordeno Großkreuz des Franz-Joseph-Ordens
  • ordeno Eisernen Kronenorden II. Klasse; ;
  • ordeno Ehrenkreuz pro ecclesia et pontfice.
  • 1917: honora civitano de Salcburgo
  • 1935: nomiĝo de strato por li en la urbokvartalo Aigen Prälat-Winkler-Straße

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Friederike Zaisberger: „Die alte Stadt im Gebirge“. 700 Jahre Radstadt. (= Schriftenreihe des Salzburger Landesarchivs. Nr. 7. Katalog zur Sonderausstellung des Landes. Salzburger Landesarchiv, Salzburg 1989, XV.8.
  • Oskar Dohle: 150 Jahre Salzburger Landeshauptleute. 1861–2011 (=Schriftenreihe des Salzburger Landesarchivs, 17). Salzburger Landesarchiv, Salzburg 2011, p. 22 ss., (interrete (PDF; 3,28 MB) Arkivigite je 2016-03-16 per la retarkivo Wayback Machine).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. mortoregistro
  2. Ĝis 1938 la rolo de ministroprezidantoj (Landeshauptmann) estas pli la regado de la parlamento ol de la ministraro.
  3. Josef Eichriedler (eld.): Heimatbuch Kuchl. = 600 Jahre Markt Kuchl. Eigenverlag der Marktgemeinde Kuchl, Kuchl 1980, p. 63