Kristan-Sociala Partio de Aŭstrujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la diplomato Otto Günther en 1932, kun patriprogramaj proponoj

Kristansociala Partio de Aŭstrujo (germane: Christlichsoziale Partei Österreichs, ĉeĥe: Křesťansko-sociální strana; mallongigo: CSCSP) estis katolika-konservativa politika partio de Cislajtio kaj dum la Unua respubliko.

Fondo estis en la fruaj 1890-a jaroj; ĝi havis fulman sukceson kaj nombriĝis inter la plej gravaj partioj de Aŭstrio-Hungario. Post 1919 ĝi sendis siajn ministrojn en ĉiujn registarojn kaj de 1920 - escepte de tri kabinetoj de Johann Schober - ĉiuj federaciaj kancelieroj membris ĉe ĝi. De 1928 la samo validis ankaŭ por la prezidantoj.

Altrangaj partianoj vole nevole preparis la transiron de demokratio al aŭstrofaŝismo; post 1934 la partio neniiĝis en favoro de Vaterländische Front. Aŭstra Popola Partio (ÖVP) iel posteulis ĝin en aprilo 1945.

Partiestroj[redakti | redakti fonton]

  • 1893–1910 Karl Lueger (fondinto, urbestro de Vieno 1897–1910)
  • 1910–1918 Aloys von Liechtenstein
  • 1918–1920 Johann Nepomuk Hauser (1908–1927 ministroprezidanto de Supra Aŭstrio, 1918–1920 dua parlamentprezidanto)
  • 1920–1921 Leopold Kunschak
  • 1921–1930 Ignaz Seipel (kancelierio 1922–1924 kaj 1926–1929, ministro pri eksteraj aferoj 1930–1931)
  • 1930–1934 Carl Vaugoin (1921–1933 ministro pri defendo, 1930 kanceliero; fakta retiriĝo jam en la novembro 1933)
  • 1934 Emmerich Czermak (1929–1932 ministro pri edukado; anstataŭis Vaŭgoin jam de novembro 1933)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • John W. Boyer: Karl Lueger (1844–1910). Christlichsoziale Politik als Beruf. Böhlau, Wien 2010, ISBN 978-3-205-78366-4.
  • Robert Kriechbaumer: Die großen Erzählungen der Politik. Politische Kultur und Parteien in Österreich von der Jahrhundertwende bis 1945 (=Schriftenreihe des Forschungsinstitutes für politisch-historische Studien der Dr.-Wilfried-Haslauer-Bibliothek, Salzburg; 12), Böhlau, Wien/Köln/Weimar 2001, ISBN 3-205-99400-0, p. 43–75 kaj 243–334

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]