Carl Vaugoin
Aspekto
Carl Vaugoin | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Carl Vaugoin | |||||
Naskiĝo | 8-an de julio 1873 en Vieno | ||||
Morto | 10-an de junio 1949 (75-jaraĝa) en Krems | ||||
Tombo | tombejo Hietzing en Vieno ![]() | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio ![]() | ||||
Partio | Kristansociala partio Patriota Fronto ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ![]() | ||||
Aktiva en | Vieno vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Carl VAUGOIN (naskiĝinta la 8-an de julio 1873 en Vieno, mortinta la 10-an de junio 1949 en Krems) estis aŭstra politikisto.
Vivo politika
[redakti | redakti fonton]La oficiro kaj membro de la Kristansociala partio (CP) estis deputito de la parlamento de 1920-33. Kune kun Ignaz Seipel li reprezentis la konservativan vienan branĉon ene de la partio.
Kiel ministro pri la defendo de la lando (1921; 1922-33) li kreis la aŭstrian armeon Bundesheer. De septembro 1929 ĝis septembro 1930 li estis vickanceliero, de septembro ĝis decembro de 1930 kanceliero.
En 1930 li transprenis de Seipel la oficon de nacia partiestro (ĝis 1934).
Internigo kaj izoligo
[redakti | redakti fonton]Post Anschluss, la perforta nuligo de Aŭstrio, li unue estis arestita kaj poste (ekde 1939) transloĝigita en Turingion.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Ludwig Jedlicka: Ein Heer im Schatten der Parteien, 1955
- Anton Staudinger: C. Vaugoins Bemühungen um Suprematie der Christlichsozialen in Österreich 1930-32, Dissertation, Wien 1965
- Friedrich Weissensteiner kaj Erika Weinzierl (eld.): Die österreichischen Bundeskanzler, 1983