Leopold Kunschak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopold Kunschak
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1871 (1871-11-11)
en Vieno
Morto 13-an de marto 1953 (1953-03-13) (81-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Memorigilo Leopold Kunschak
Okupo
Okupo saddler • sindikatisto • redaktoropolitikisto
vdr

Leopold KUNSCHAK (naskiĝinta la 11-an de novembro 1871 en Vieno, mortinta samloke la 14-an de marto 1953) estis aŭstra poliktisto kaj laborista gvidanto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de droŝkisto li travivis junulajn jarojn en malriĉeco. Trejniĝoj komercista kaj tipografaj estis interrompitaj. Finfine li fariĝis selisto. Dum striko de tramistoj en 1889 li kun la frato, estante nepartoprenantaj spektantoj, estis arestitaj fare de la polico. La frato de li eĉ estis kondamnita. Tio igis Leoopold engaĝiĝi sociale. Li intencis fondi kristanan porlaboristan movadon por ĉiuj, kiuj ne proksimis al socialdemokratio.

Unue li aniĝis al "Verein der berufsgenossenschaftlichen Handwerker und Arbeiter" de la jezuito Heinrich Abel; sed tiu ĉi societo fiaskis ĉe la proletaro estanta fiera je sia klaso. En septembro 1892 Kunschak mem fondis "Christlich-sozialer Arbeiterverein" kiu rapide disvastiĝis disde Vieno al Malsupra Aŭstrio kaj najbaraj kronlandoj. Iam poste la tuto kunfandiĝis kun Kristan-Sociala Partio de Aŭstrujo. Por laborantoj kun neplenaĝeco (tiam ĝis la aĝo de 24 jaroj) oni kreis la nepolitikan societon "Austria". Finde de 1895 aperis sub la eldonisteco de Kunschak la unua numero de la gazeto "Freiheit". Li sole redaktistis kaj administradis kaj ekspedis la ekzemplerojn. Alinomiĝo je "Christlich-soziale Arbeiterzeitung" venis en 1900 kaj ok jarojn poste la eldonkvanto estis jam de 20 miloj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Kunschak estas ĉefantaŭenigo de la fondo de la Kristan-Sociala Porlaborista Partio, kies unua partitago estis en januaro 1896 kaj kiu jam en 1897 reprezentis cent mil da laboristoj. Ili gajnis 26 mandatojn dum parlamentbalotoj de marto 1897. Sed la intencita kunlaboro kun la burĝaj konservativuloj ne funkciis. Kunschak iĝis en 1904 ano de la viena urba konsilio, en 1907 parlamentano (ĉe Reichstag) kaj en 1908 deputito de la landa parlamento de Malsupra Aŭstrio. Parlamente li ellaboris kun aliaj la leĝojn pri maksimuma ĉiutaga laborkvanto en minejoj kaj ferfabrikoj kaj en diversajn novigojn por soldatoj. Li klopodis atingi socialajn plibonigojn - ankaŭ por malriĉuloj, pensiuloj -, en demandoj de impostoj, doganoj kaj ĝeneralaj ekonomiaj fundamentoj. Probleme restis la decido pri daŭra memstareco de porlaboristaj kluboj ene de la kristan-sociala movado. Neinterkonsentoj restis ankaŭ koncerne voĉdonrajtojn. Paralela konflikto kun la socialdemokratoj tiom akriĝis ke frato de Kunschak faris atencon en 1913 kontraŭ la populara socialisma parlamentao Franz Schuhmeier. Memkompreneble tio damaĝis al la ideoj de Kunschak.

Dum la Unua mondmilito Kunschak interesiĝis pri funkcianta provizado kaj reformota konstitucio. De aŭtuno 1917 li jesis tujan pacfaron. Dum la Unua respubliko li denove parlamentanis. En la urbodomo de Vieno li gvidis la konservativan opozicion kontraŭ la socialdemokratia frakcio. En 1920-21 li estis estro de CSP kiu tiam ne tro floris kaj kiun li volis ŝanĝi en veran tutpopolan partion.

Kunschak tre poris la finon de la koalicio kun la socialdemokratoj kaj ebenigis tiel al prelato Ignaz Seipel la vojon al kanceliereco. La radikalaj maldekstruloj per tio ekmalamis lin kaj li devis sperti eĉ murdatencon. En registaroj de Engelbert Dollfuß kaj Kurt Schuschnigg li konsilistis. Sensukcese li protestis kontraŭ la neniigo de ĉiuj sindikatoj. La nazioj enkarcerigis lin dum mallonga tempo. En la 27.4.1945 li subsignis kun Karl Renner la proklamon pri restarigota memstara Aŭstrujo. La Nacia Konsilio elektis lin prezidanto; tiun ĉi oficon Kunschak plenumis ĝismorte.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Reden anläßlich d. Prakt.-soz. Kurses: Josef Beck, Carl Lueger, August Piegor u. a., 1899*Unsere Organisation (parolado), 1921
  • Der Katholik im öffentl. Leben (parolado), 1923
  • Aus d. Werden d. christl. Arbeiterbewegung Österreichs, ĉe: Volkswohl, Jg. 1923
  • Volkstum u. Arbeiterschaft (prelego), 1928
  • Das Verbrechen an Wien, Die Steuerpol. d. Gemeinde (parolado), 1929
  • Der Wirtsch.mord d. Wiener Rathauses (parolado), 1930
  • Gott schütze Österreich! Gott schütze unser Volk! Rede üb. d. Lausanner Abkommen in d. Nationalratssitzung v. 29.7.1932, 1932
  • Ein freies Volk im freien Land, 1933
  • Österreich 1918-34, 1934, ²1955
  • Werden u. Reifen d. ständ. Idee, 1936
  • Die Gründungs- u. Jugendzeit d. „Österr. Arbeiterztg.“, erz. v. ihrem Gründer, 1936
  • Zur Frauenfrage, 1937
  • 45 J. Christl.soz. Arbeitender., 1937
  • Steinchen vom Wege (membiografiaj notoj), 1937, ²1952
  • Stenograph. Protokoll d. Festsitzung d. Nat.schutzes v. 17.6.1947, Festrede K.s: 40 J. allg. gleiches u. direktes Wahlrecht, 1947
  • (eldonistece): Neue Ordnung (nepresite), 1936-38

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Otruba, Gustav, "Kunschak, Leopold". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 13 (1982), p. 301-302 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. biografio je BioLex de ÖCV
  2. Katholisches Farbstudententum in Österreich 1933–1983. Eldonis Wiener Stadtverband des MKV, p. 14.
  3. Heinz Arnberger (eld.): Nicht-Orte des Gedenkens? - Benennungen nach Prominenten im öffentlichen Raum, Mandelbaum Verlag, 2011