Franz Wesenauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Franz Seraph WESENAUER (naskiĝinta la 8-an de junio 1904 en Ebensee, mortinta la 19-an de oktobro 1991 en Salcburgo) estis aŭstra romkatolika pastro, longtempe paroĥestro en la salcburga Elizabeta-komunumo kaj tutsalcburgie konata ekleziulo.

stumbliga ŝtoneto por la kontraŭfaŝisto Franz Wesenauer

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post pasigo de la abiturienta ekzameno ĉe Kolegio Borromäum kaj restado en la porpastra seminario de Salcburgo li estis ordinita sacerdote en la 13.7.1930 en la katedralo de Salcburgo fare de lia arkiepiskopa moŝto Ignatius Rieder.

Poste li kapelanis en Wörgl (1931–1935), Nonntal (Salcburgo; 1935), Großgmain (1938) kaj St. Andrä (Salcburgo; 1938–1945). En Tirolo li estis preventinta sangoverŝon kune kun la socialdemokratia urbestro Michael Unterguggenberger dum la intercivitanaj kolizioj en 1934 en Wörgl. [1] Kaŝe li engaĝiĝis post marto 1938 en la porjunula kateĥizado kion voli preventi la nazioj. Dum nacisocialismo li helpis, estante helppastro de ĉe St. Andrä, kune kun paroĥestro Franz Zeiß al persekutitaj judoj fuĝi.

Inter 1945 kaj 1950 li direktoris ĉe la knaba instituto "Johanneum"[2] kaj fariĝis responsulo tutepiskopuja pri la animzorgado de la junularo. Liaj agoj dum "Johanneum"-tempoj estis literature prilaboritaj fare de Thomas Bernhard en la aŭtobiografioza verko Die Ursache. Eine Andeutung (1975). Wesenauer akuzis la verkinton kaj la eldoninton pri fifamigo. Finfine kelkaj eroj el la libro devis neniiĝi.[3] Wesenauer ankaŭ engaĝiĝis en la eldonado de la monatgazeto Das Neue Groschenblatt.

Li estis entombigita ĉe Petra tombejo. Je memoro de Franz Wesenauer oni metis en julio 2015 stumbligan ŝtoneton antaŭ la ejo Mirabellplatz 5, malpost Andreo-kirko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josef Hofmann: Prälat Franz Wesenauer. Ein Priesterleben. 1904-1991. Memeldono, 1998.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toni Scharnagl: "Stadtchronik Wörgl"
  2. Ĝi troviĝas je Schrannengasse 4 kaj fondiĝis kiel hejmo porjunula-eduka en la 1887-a jaro, por kapacito de ĝis 90 lernantoj. Post Anschluss la nazioj instalis surloke alian hejmon kun nova ideologio. Ekde 1945 la Salcburga diocezo transprenis la tuton.
  3. Vgl. Riendeau, Vincent: "Der Literaturskandal: Symbolisches Kapital und Selbstbezug am Beispiel Thomas Bernhards." - Tezo, Montréal 2010.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.