Das Neue Groschenblatt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La redakciejo de la gazeto, la kastelo Hetzendorf en Vieno, hodiaŭ grandaparte gastiganta modo-faklernejon.

Das Neue Groschenblatt estas romkatolika tradiciema monatgazeto el Aŭstrio. En 2020 aperis ankaŭ bit-numeroj.[1]

Ĝis la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Ĝi fondiĝis en la 1928-a jaro fare de la prelato Josef Gorbach por lukti ne nur kontraŭ la movado de la liberpensuloj sed ankaŭ kontraŭ la eksiĝemuloj el la Eklezio. Komence la titolo estis Zwei-Groschenblatt, t.s. ke la gazetorgano kostu nur du groŝojn. Rapide la sin mem titolanta "semajna pamfleta flugfolio por la justeco kaj la vero" famiĝis inter la aŭstroj katolikaj. Post la perforta aneksado de Aŭstrio fare de nazia Germanio en la jaro 1938 tiaj presaĵoj estis malpermesataj, sekve ankaŭ Groschenblatt ĉesis esti plu eldonata.

Post la Dua Vatikana Koncilio[redakti | redakti fonton]

Por orientigi katolikojn tradiciemajn post la ŝanĝoj fundamentaj interne en la Eklezio post la Dua Vatikana Koncilio, anaro ĉirkaŭ la prelato Franz Wesenauer refondis la gazeton. Tiu fascina, energia kaj peranta ekleziulo estis subteninta ege la socialan kaj karitatan apostolecon de la Eklezio. Li estis preventinta sangoverŝon dum la intercivitanaj karamboloj en 1934 en Wörgl. En la tempo de la nazia despoteco li estis sin engaĝinta en la junularklerigado kontraŭleĝe. Nun li vidis novan danĝeron por spirita vivo pro la satega kaj indiferenta bonstata socio, ekz. ankaŭ koncerne la etikajn vidpunktojn de la abortigo. La nova titolo de la gazeto estis ekde 1970 Das Neue Groschenblatt, ekde la 1-a de majo 2011 la redakcio troviĝas en la kastelo Hetzendorf en la 12-a urbodistrikto viena. Nova respondeculo estas Gerhard Maria Wagner, paroĥo de Windischgarsten post la morto de siaj antaŭuloj monsinjoro Franz Burger kaj prelato Alfred Kolaska.

Orientiĝas la redakcio strikte pri la katolika kredo kaj etiko en plena kaj firma unuiĝo kun la papa instruado. Laŭ la vortoj de la Johano la Evangeliisto "kaj vi scios la veron kaj la vero vin liberigos" (Joh 8,32) oni ne hezitu okupi pozicion en delikataj kaj eĉ tabuaj temoj konsidere al la instrukcio de la kredantaj kaj kredontaj fideluloj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franz Burger: Zurückgeblättert und auf die Glaubensnot der Gegenwart gestoßen. 25 Jahre Neues Groschenblatt, Eldonejo Lins, Feldkirch 1995.
  • Josef Hofmann: Prälat Franz Wesenauer. Ein Priesterleben, Memeldono, Attnang-Puchheim 1998.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. elŝuten
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.