Groŝo
| Groŝo | |
|---|---|
| valuto • speco de monero | |
| Ŝtato: | |
| Subdivido: | |
| Kodo laŭ ISO 4217: | |
| Mallongigo: | |
![]() | |

Groŝo - de la germana vorto Groschen [groŝn] - estas malgranda arĝenta monero eldonita kaj eldonata de nombro da landoj. Iam historie ĝi valoris egale al inter kelkaj kaj dozeno da denaroj.
Historiaj groŝoj
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis stampata ekde la Mezepoko en la jenaj ŝtatoj:
- Italio (de 1172)
- Francio (de 1266 - la Turona groŝo, origine de Turlando (france Touraine, prononco: [turɛːn]), malnova provinco de mezepoka Francio)
- Tirolio (de 1271)
- Bohemio (de 1300, la Praga groŝo, en la regno kaj ĉefurbo miksite german-, jid-, latin- kaj ĉeĥlingva, poste adoptita de la plej multo de Mezeŭropaj landoj, la plimulto el ili germanlingvaj)
- Pollando (de 1367, interalie en formo de la Krakova groŝo, 3,2 gramoj da arĝento, ekvivalento de 12 denaroj). La nomon realportis la saksa reĝo Aŭgusto la Forta al Pollando, kiam li iĝis pola reĝo (1733–1763). La groŝo de reĝo Aŭgusto origine estis kupra monereto, farita inter 1752 kaj 1755 en monfarejo de la saksa Ercmontaro, ĝis la prusa armeo okupis la regionon kaj la monfarado per tio finiĝis. Ekde 1924 la groŝo estas centono de la nova nacia valuto, la pola zloto.
- la Aŭstra imperio kaj de la monarkio Aŭstrio-Hungario kiel ono de la «aŭstria krono» kaj sekve ankaŭ ekde 1925 en la Respubliko Aŭstrio, kiel centono de la Aŭstra ŝilingo
Poste, la tradicion de groŝoj forlasis la plej multo da landoj dum aliaj daŭrigis stampi nur monerojn malpli grandajn ol la originala groŝo. En Pollando ekde 1526 tiuj inkluzivis la monerojn, 1/2 groŝo, 1 groŝo, 1,5 groŝo, 2 groŝoj, 3 groŝoj, 4 groŝoj kaj 6 groŝoj. Ilia pezeco grade faladis ĝis 1,8 gramoj da arĝento kaj de 1752 oni ilin anstataŭigis per kupraj moneroj laŭ la sama nomo.
Daniel Moirand en sia listo de proponitaj vortoj por sia traduko de La Libro de la mirindaĵoj de Marko Polo notas la vorton "groŝo" kiel uzata de Marko Polo mem por la venecia groŝo, kutime el arĝento, sed kun valoro ŝanĝanta laŭ la tempo. En Francio la groŝo "tournois" valoris 12 denarojn "tournois", sed naŭ kaj duonon denarojn "parisis". Unu venecia groŝo valoris du saĝjojn (alia vorto proponita de Mirand).[1]
Nun-epokaj groŝoj
[redakti | redakti fonton]Modern-epoke la nomon, groŝo, adoptis tri valutoj:
- En Respubliko Pollando unu grosz (plurale grosze por 2 aŭ groszy por pli ol 2) ekde 1924 estas 1/100 parto de zloto,
- En la Germana Regno, ekde 1918 en la Respubliko Germanio, unu groŝo estis dekono ekde 18734 de la germana marko, ekde 1924 de la regna marko kaj ekde 1948 de la germana marko, ĝis kiam la Eŭro en 2002 anstataŭigis la nacian valuton.[2]
- En la Respubliko Aŭstrio unu Groschen (plurale: Groschen) estis 1/100 parto de ŝilingo (1924-1938 kaj 1945-2001), ĝis ankaŭ tie la Eŭro en 2002 anstataŭigis la nacian valuton.
Slanga uzo de la vorto groŝo
[redakti | redakti fonton]En okcidenta Ukrainio, regiono longe kulture influita per la regado de la groŝ ankoraŭ estas slanga termino por la kopeko (ukraina nomo latinliterigita singulare kopijka, plurale kopijok), 100-ona parto de la Ukraina hrivno. La ukraina vorto por mono, hroŝi, ankaŭ finfine devenas de tiu termino. Simile, en Germanio Groschen restis slanga termino por la 10 pfeniga monero, do 10-ona parto de Deutsche Mark (germana marko). La vorto ekspopulariĝas kun la enkonduko de la eŭro, kvankam oni ankoraŭ povas aŭdi ĝin foj-foje, precipe de la pli maljunaj homoj.
Groŝoj en Esperanta literaturo
[redakti | redakti fonton]Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Eĉ sen groŝo Arkivigite je 2006-10-01 per la retarkivo Wayback Machine, poemo de Julio Baghy, #51 en la poemaro La Vagabondo Kantas (1937)
- Trigroŝa romano , romano de Bertolt Brecht, tradukita de Karl Schulze (1977)
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri groŝoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

„ En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro. ” 
„ Groŝo ŝparita neniam perdiĝas. ” 
„ Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras. ” 
„ Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon. ” 
„ Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo. ”
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Marko Polo, La Libro de la mirindaĵoj, aŭ La priskribo de la mondo, traduko, notoj, antaŭparolo, epilogo kaj postparolo de Daniel Moirand, publikigis UEA, Rotterdam, 2001 (Serio Oriento-Okcidento, n-ro 34, 445 paĝoj, p. 54) ISBN = 92-9017-075-1
- ↑ PIV NPIV alirita la 5an de Julio 2024.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-08 .

